ABCDEF
1
VIAJ IDEOJ POR ESPERANTO ― Projekto de TEJO
2
IDEOKATEGORIOJSENDINTOKOMENTOJMATERIIGOREALIGINTOJ
3
Listo de ĉiuj prelegoj en Esperanto, laŭteme. Tio utilas por lernado kaj disvastigadoListoj@VanegeEsperantoNe
4
Registri filmbiografon pri Zamenhof kadre de la #ZamenhofJaro en 2017Merkatiko@XanderLeaDarenNe
5
Ni similigu logotipojn kaj nomojn de organizoj (https://www.youtube.com/watch?v=KcbQR1iXdnw, http://bit.ly/2bJpAYB)Merkatiko@XanderLeaDarenNe
6
Listigo samloke de ĉiuj prelegoj en Esperanto, laŭteme kaj ligante videojn, ktp.Listoj@VanegeEsperantoEstas amaso da registritaj prelegoj de multaj homoj kiuj eĉ ne estas alŝutitaj en YoutubeNe
7
Homoj eklernas lingvon por scii pri la kulturo de landoj kie loĝantoj parolas ĝin. Esperanto-asocioj diskonigu landajn kulturojnKulturo@XanderLeaDarenFoje oni eldonas librojn kun ekzemple tradukita poezio de poetoj de la koncerna landoPli-malpli
8
Okazu tradukado al gestlingvo dum Esperanto-aranĝoj [mencio al UK]Eventoj@SinjoroEngNe
9
Krei agadbibliografion de TEJO (mallongan tekston pri la historio de TEJO + laŭjaran grafikaĵon kiel http://www.zeus.aegee.org/portal/wp-content/uploads/Timeline-K2E-2015.pdf)Merkatiko@EnricBaltasarNe
10
En dulingvaj lernejoj Esperanto estu la unua fremda lingvo kiun oni lernas anstataŭ la angla k.a.LernadoAnonimaNe
11
Estu Esperanto-mono en ĉiuj internaciaj renkontiĝojEventoj, kulturoAnonima
Pli-malpli
12
Doni al UEA-membroj la elekton ricevi "Kontakto" anstataŭ "Revuo Esperanto", ĉar ĝi estas multe pli interesaRevuoj, membradoAnonimaĈiuj TEJO-aĝaj membroj, sendepende de la kotizkategorio, jam ricevas ĝin papere. Kaj ĝi atingeblas PDF-versie al ĉiuj UEA-membroj per uea.org. Eblas ankaŭ diri ke membroj MA ricevas Kontakto, MA-T (juna MT) ricevas Kontakto kaj REPli-malpli
13
Traduki al Esperanto artikolojn pri la temoj GLAT, seksismo, rasismo kaj veganismo por motivigi homojn lerni kaj praktiki EsperantonRetejoj, lernadoVicente VeganoEkzistas egalecen.org kaj veganarto.net. Kaj eblas kunlabori kun iliPli-malpli
14
Genre neŭtraj necesejoj en Esperanto-aranĝoj por kontraŭbatali seksismon kaj krei bonvenigan etoson por transgenraj homojEventoj@EgalecenNe
15
Multe da homoj nun lernas Esperanton per Duolingo; iel kontakti kaj informi ilin pri Esperanto-aranĝoj, ktp.Lernado, eventojAnonimaNi povas diri ke TEJO jam laboras pri tio (eventoj, membriĝo, ktp.). Kaj nur antaŭ kelkaj tagoj TEJO-respondeculoj kaj aktivuloj renkontiĝis en Hungario por diskuti la temon "Kursfinintoj"Ne
16
Aperigi tradukitajn informilojn en muzeoj, flughavenoj, junulargastejoj kaj aliaj kie homoj multdevenaj renkontiĝas. Kaj laŭeble estu deĵoristoj/gvidistoj kiuj parolas EsperantonReklamado, turismo@XanderLeaDarenEn Strasburgo ekzistas gvidata turisma vizito tra la tuturba rivero per boato. La flago de Esperanto aperas inter la elekteblaj lingvoj (gvidas registrita voĉo) en supra inform-afiŝo. Tamen ĉe la komenco oni ne mencias Esperanton inter la elekteblaj kaj oni devas scii ke ĝi disponeblas kaj provi ĉiujn kodojn por atingi la Esperanto-version. Sed tre imprese! Grupo de TEJO-anoj kiam iris al la Eŭropa Parlamento en 2014 spertis tion. // Por ke entreprenoj valoru Esperanton devas esti profito iam, eĉ se nur dum iuj konkretaj tagoj (eventorganizado estas oportuno), kaj tiu profito devas esti profitdona (se ni tradukas, la investo povas indi). Aldone, ekzistas socia merkatiko. Indus fari liston (kaj kolekton) de ekzistantaj flugfolioj en EsperantoPli-malpliCyrille Hurstel
17
Rabatigi la kostojn de aliĝo al TEJO de "junaj junuloj", kontraŭ nur retaj servoj, ĉar ilia problemo estas ĉefe mona kaj membri helpas proksimigi ilin al la movado (https://groups.google.com/forum/#!topic/FinaVenko/s8GxT3LS9rc)StrategiojDidier JanotKaj bonŝance pri tiu temo nuntempe TEJO kaj UEA laborasNe
18
Fari liston de ĉiuj belartaj konkursoj, ĉar foje oni konas nur unu aŭ eĉ neniunListoj, belarto@EnricBaltasarNe
19
Listo de ŝatokupoj, kune kun ligiloj al interretaj komunumoj https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_hobbiesListoj@VanegeEsperantoEblas aldoni krom ekzemple Facebook-grupojn ankaŭ fakajn asociojn: https://eo.wikipedia.org/wiki/Fakaj_Esperanto-asociojNe
20
Mi volas alkutimiĝi al tio ke se mi kontrolas ion en ReVo mi dume aldonos tradukon (tio estas facila! http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/redinfo.html)Tradukado, vortaroj@bpeel- Komento de Álex Escomu: "Por mi neniam facilis. La sistemo por aldoni tradukojn estaa sufiĉe peniga. Indus provi faciligi tion per alia sistemo, per sugestosistemo aŭ simile. Klaku butonon, elektu lingvon kaj vorton kaj tradukon kaj la
traduko eniros"
Jes@bpeel
21
Grupo en kiu trovi tekstojn por revizii, traduki aŭ kuntraduki urbinformilojn, muze-informilojn, retejojn, poemojn, ktp.Tradukado@liberalibrejo, @EnricBaltasar, /marian.popik.5Ekzistas Facebook-grupo por traduki ĉi tiun retejon al Esperanto (https://www.facebook.com/groups/fejsbuka.tradukado/), kaj alia por traduki liberajn programojn (https://www.facebook.com/groups/230428597153281/). // Necesus krei gvidilojn, ekzemple pri kiel atingi ke urbodomo akceptu traduki informilojn, aŭ kiel traduki retejojnPli-malpli
22
Rezervu la "top-level-domain, TLD" .eo por Esperanto. Tiu estas la retregiono kaj ĝi ankoraŭ ne apartenas al lando.Retmerkatiko@liberalibrejoEblas legi pri tiu temo ekzemple en http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=17923
Ne
23
Mi ŝatus legi blogartikolon kiu parolas pri amasfinancadaj kazoj en Esperantujo. http://www.liberafolio.org/2015/kataluna-amasfinancado-sukcesisMono@retbabilejoAleks Kadar listigis kelkajn amasfinancajn kampanojn, kaj oni povas sciigi lin pri aliaj: https://docs.google.com/document/d/1WwUYZ6ZGmcLDwBdy3gJlofjtkdyjDCr_1iDMIKOa_eI/JesAleks Kadar
24
Gvidlibroj kiuj instruas la kadron pri instruado de Esperanto, ellaborado de instruplanoj, ktp. Ne gramatikon.Lernado@liberalibrejoEkzistas:
- La libro "Manlibro pri instruado de Esperanto": https://twitter.com/XanderLeaDaren/status/686795204892962816
- La trejnado "Organizo de Esperanto-kurso": http://tejo.org/taskdividoj-por-landaj-sekcioj/organizo-de-esperanto-kurso/
Pli-malpli
25
Krei retejon por lerni kun tekstoj disponeblaj plurnivele, kiel http://newsinlevels.comLernado, retejoj@EnricBaltasarNe
26
Krei oficialan biblioteko-retejon kies celo estus savi la Esperanto-libraron kaj proponi malmultekostajn kaj senpagajn bitlibrojn. Indus daŭrigi la projekton http://www.bretaro.netKulturo, retejoj@Wynoesis
Ne
27
Fari liston de videoj en kiuj aperas infanoj kiuj parolas Esperanton Reklamado, denaskuloj@EnricBaltasarNe
28
Publika inform-dosiero pri denaskuligo kun oftaj demandoj, avantaĝoj, prikonsideraĵoj de la patroj, lernmaterialoj, konsiloj pri kion ne fari kaj aliaj kune farita de denaskuloj kaj patrojDenaskuloj, dokumentado@EnricBaltasarNe
29
Kapabligi gravajn organizojn kiuj ne uzas Twitter por krei kaj uzi ĝin por sendi novaĵojn. Kreskos la afero per videbleco!Trejnado, informado@XanderLeaDarenNe nur gravajn organizojn, sed ajnulon: por lokaj kluboj, por projektoj, ktp.Ne
30
Faru kaj alŝutu mallongajn videojn pri via loko en Esperanto! Diru al ni kiel estas la vivo ĉe viVideoj, turismo@runswithd6sRilata ideo en https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/permalink/10153677699715289/
?
31
Listo de "Top-level domains"/retregionoj, kiuj estas "Esperantaj afiksoj" aŭ 'la lasta(j) litero(j) de afikso + o/a/i/e/u', ekzemple esperant."io"Retejoj, retmerkatiko@VanegeEsperantoNe
32
Loko kun listo de fulmaj agadoj, por kiuj oni povas facile kaj rapide partopreni. Ekzemple: voĉdoni por la trajno "Esperanto"Listoj, agado@VanegeEsperantoEkzistas TEJO-tasklisto en "tejo.org > partoprenu > aktivu": https://docs.google.com/spreadsheets/d/1BCwBh-gMLu0-aJEcwg3o47UuGkuXcdSU7L-wquhCKIw/edit#gid=0Pli-malpli
33
Iu servo por unu al unu instui / lerniLernado@EratoNysiadLa kursoj de Lernu ebligas havi instrugvidanton // Álex Escomu: "La brazila asocio havas ian servon Esperantoamiko por trovi komemcanto spertan amikon kiu helpos kaj ekzercigos. Indas demandi"Pli-malpli
34
Krei kromprogramon por havi nian poŝtelefonon en EsperantoProgramoj, tradukado@prncno_?
35
UEA dungu scenariston, reĝisoron kaj aktorojn por fari bonegan filmon subtekstindan alilingven. Kulturo = ne nur libroj.Kulturo, filmoj, dungado@ScivolemulinoNe
36
Fari liston kiu enhavos la nomojn de ĉiuj pokémonLudoj, listoj, tradukado@Fuyuko49?
37
Listo de senpagaj ludoj kies aŭtoro pretas aldoni Esperanto-tradukonLudoj, tradukado@VanegeEsperantoKomenclisto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Esperantigitaj_programojPli-malpli
38
Fari liston de subvencioj, landaj kaj internaciaj, kun ligiloj al pli da informo, kiuj helpas partopreni Esperanto-eventojnSubvencioj, eventoj, listoj@EnricBaltasarNe
39
Plibonigi / Krei pli bonajn kursojn en http://memrise.com por Esperanto, ekzemple unu por malgrandaj infanoj (mi estas faranta unu!)Lernado, denaskuloj@harlandski?
40
Fari videojn promenante kaj parolante tra urbetoj, simile al la ĉarma TV-programo de NHK "Somewhere Street" http://www3.nhk.or.jp/nhkworld/en/tv/somewhere/Videoj, turismo@Cindrogriza
?
41
Retejo kiel http://bilingualzoo.com/ por patroj kiuj kreskigas denaskajn esperantistojn / instruas al ili EsperantonLernado, denaskuloj@harlandski Ne
42
Filmi tion kio okazas dum Esperanto-renkontiĝoEventoj, videoj@TeoKajLibroj (Robert Nielsen)Ekzistas (almenaŭ) la du jenaj novaj videoj, tamen ili ne sufiĉas ("ni bezonas pliajn videojn de internaciaj renkontiĝoj"): (1, kreita de la proponinto) https://www.youtube.com/watch?v=BVlvnZr9pws, (2, loka klubo) https://www.youtube.com/watch?v=XomCnCC2mmEPli-malpli
43
Asocioj aperigu en sian paĝaron la logoon de organizoj programoj kaj aliaj al kiuj ĝi iel rilatas por prestiĝigi nin, ekzemple TEJO de EYF kaj Erasmus+Retejoj, retmerkatiko@EnricBaltasarTion faris TEJO en sia malnova retejo en "skatolo", sed nun videblas logooj en subsekcia paĝo: http://tejo.org/organizo/partneroj/JesTEJO
44
Reklami Esperanto-kurson en kupon-retejo, kiel Groupon, por profiti la alfluon da uzantojKursoj, reklamado@EnricBaltasarNe