A | B | C | D | E | F | G | H | I | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | UTC! | ||||||||
2 | TIU ĈI ESTAS LA PLENA PROGRAMO DE LA 2-A VIRTUALA KONGRESO DE ESPERANTO PUBLIKIGITA EN LA 13-A DE JULIO. ŜANĜOJ POVAS OKAZI. SE TIEL, LA PLEJ AKTUALA PROGRAMO ĈIAM ESTOS EN LA VIRTUALA KONGRESEJO VK.RETEVENT.COM - KIU MALFERMIĜOS VENDREDON, LA 16-AN DE JULIO. KORAN DANKON PRO VIA INTERESIĜO! | ||||||||
3 | |||||||||
4 | |||||||||
5 | |||||||||
6 | Dato | Tago | Komenco | Fino | Bloka daŭro | Programero | Ĉefpreleganto | Priskribo de la programero | |
7 | 16 | vendredo | 14:00:00 | 15:01:09 | 01:01:09 | Inaŭgura Kinejo: Varsovio cent jarojn poste (1987) | "Varsovio cent jarojn poste" estas filmraporto (61 min.) de Roman Dobrzyński pri la 72-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Varsovio, Pollando, en 1987. Ĝi okazis en la Jubilea Jaro de Esperanto (1887-1987), 100 jarojn post la eldono de la Unua Libro en Varsovio. La UK okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1987, rekorda: 5946 aliĝintoj el 73 landoj. La kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta "Pałac Kultury i Nauki" (Kultur- kaj Scienc-Palaco) en la urbocentro de Varsovio. La kongresa temo estis "Cent jaroj de internacia kulturo". La raporto pri la jubilea 72-a UK en Varsovio estas grava dokumento kaj aparte interesa pro la brilaj oratoraĵoj de Humphrey Tonkin, tiama prezidanto kaj nuntempa honora prezidanto de UEA. Roman estis tiam prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj mem de la Loka Kongresa Komitato kaj strikte kunlaboris kun Humphrey kiel prezidanto de UEA. La preparado de la grandega kongreso en malfacilaj politikaj cirkonstancoj estas fascina historio neniam ĝis nun priskribita. Roman redaktis la filmon unue en la pola lingvo kaj prezentis ĝin en la Pola Televido . Poste okazis la redakton en Esperanto. Post 34 jaroj la voĉtrako de la filmo estas perfekte aŭdebla, sed bildoj iomete paliĝintaj, tamen akcepteblaj. Ĝi principe vendiĝis memstare kiel VHS-PAL. Poste aperis en DVD kune kun la filmo "La centjara Esperanto": (meti ligilon en UEAviva). UEAviva disponigas ambaŭ filmojn senpage. Per simbola donaco laŭ la valoro de 12.30 € (prezo de la DVD) vi helpas tiun agadon en UEAviva: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso | ||
8 | 16 | vendredo | 15:10:00 | 15:56:18 | 00:46:18 | Kinejo: La centjara Esperanto (1987) | "La centjara Esperanto" estas filmo (47 min.) de Roman Dobrzyński farita en 12 landoj okaze de la centjara jubileo de Esperanto (1887-1987), kiu montras diversajn formojn de ĝia aplikado (eldonita en Varsovio, Pollando, 1987). Ĝi estas dokumento pri la praktika funkciado de la lingvo en tri kontinentoj, kun bazaj informoj pri la movado, unuafoje prezentita dum la 72-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Varsovio, Pollando, en 1987. Ĝi estis produktita de la Pola Televido en du lingvoj. La Esperantan version aĉetis UEA, kiel celuloidan bendon. Ĝi estis finita antaŭ la 72-a UK kaj dum ĝi ĉiutage prezentata. Ĝi principe vendiĝis memstare kiel VHS-PAL. Poste aperis en DVD kune kun la filmo "Varsovio cent jarojn poste": (meti ligilon en UEAviva). UEAviva disponigas ambaŭ filmojn senpage. Per simbola donaco laŭ la valoro de 12.30 € (prezo de la DVD) vi helpas tiun agadon en UEAviva: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso | ||
9 | 16 | vendredo | 16:50:00 | 18:14:19 | 01:24:19 | Kinejo: Nacia Vespero de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo (2003) | La 88-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis en Gotenburgo, en 2003. La Nacia Vespero estas tradicia ero de la UK, kiam la gastiganta lando montras al kongresanoj sian kulturon. Siv Burell, de la Esperanto-Societo de Gotenburgo, elhavis historian materialon el VHS pri la Nacia Vespero de la 88-a UK speciale por la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK: https://vk.esperanto.net). En la komenco de la video oni vidas la kongresejon kun multaj personoj kaj poste oni revidas la momenton de la Nacia Vespero. Siv memorigas, ke ilia Nacia Vespero diferencas de aliaj: multaj landoj havas ŝtatan monapogon por tiu ero de la UK; la 88-a UK ne kalkulis je tiu subvencio. Sed ili sukcesis doni bonan informon pri Svedio, historie, geografie, kulture kaj nuntempece per kreema aliro: la scenejo uzis tiame novstilan rimedon, pro fonaj bildoj, kiuj tre bone efikis pro flua rearanĝado de la scenejo post ĉiu parto de la Nacia Vespero, kiu okazis kiel teatraĵo. "La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson", konata en multaj landoj, bazigas la "rakonton" de tiu momento. UEA kore dankas al Siv Burell kaj al la Esperanto-Societo de Gotenburgo. Ĉar ni disponigas la filmon senpage, bv. konsideri subteni al UEA per aliĝo (https://uea.org/alighoj/alighilo) aŭ per simbola donaco: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. | ||
10 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Afrika Komisiono | Adjévi Adjé | Estas komisiono de UEA pri Afriko. Kvankam la esenca laboro estas disvastigado de Esperanto en la kontinento – ĉefe en la landoj, kie ĝi ankoraŭ ne estas konata – la komisiono havas ankaŭ tradician praktikon helpi al la ekzistantaj asocioj, grupo, unuopuloj per diversaj konsiloj. Ĝi ankaŭ provas pluvivigi Esperanton en Afriko per praktikaj faroj konindaj. | |
11 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) | Bernhard Westerhoff | En Novembro la tutmonda bahaa komunumo memoros la 100an datrevenon de la forpaso de Abdul-Baha (1844-1921), filo de la Fondinto de Bahaismo, Baha'u'llah, kaj senlaca advokato de interpaciĝo kaj interkompreniĝo. Post 40jara mallibereco Li komence de la 20a jarcento faris plurjaran vojaĝon tra Eŭropo kaj Nordameriko kaj tiam ankaŭ plurfoje renkontis esperantistojn kaj alparolis iliajn kunvenojn. Per la konstruado de modelaj komunumoj nun la bahaanoj daŭrigas Lian legacion kaj provas doni esperon en tempo de seniluziiĝo. Do, sufĉe da interesa materialo por prezento kaj diskuto. | |
12 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Eldonejo KAVA-PECH | Petro Chrdle | Powerpoint-prezento de la aktivado de la eldonejo KAVA-PECH, ĉefe celata al a noveldonitaj libroj en Esperanto, sed ankaŭ ekzemploj de laŭmendaj eldonaĵoj por aliaj eldonejoj. Fine restos tempo por diskuto kun la partoprenantoj. | |
13 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Filipina Esperanto-Junularo | Albert Stalin Garrido | Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) estis fondita en 2013 de tri adoleskuloj, kiuj entuziasmis disvastigi la internacian lingvo tra pli ol 7000 insuloj de Filipinoj. Preskaŭ ok jarojn poste, kiel la organizo fartas? Kion ili ĝis nun atingis? Vidu kaj informiĝu pri unu el la plej aktivaj junularaj esperantistaj organizoj en Azio. | |
14 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:IKEF | Chielismo | utiligo de Esperanto por komerco kaj ekonomio | |
15 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Programo Mia Amiko | Adonis Saliba | Programo MIA AMIKO (PMA), kiu ekzistas ekde 2011 en sendependa kondiĉo, tamen kun la apogo de Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi estas simpla, preskaŭ senkosta, neburokratia kaj efektiva. Ĝi akceptas homojn el interreta mondo, ĉefe el la brazilaj retsociaj rondoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ni proponas al ili la lernandon de Esperanto havante la helpon de “esperantista amikaro”. El tiu ekanta amikeco, la interesito motiviĝas kaj fariĝas amiko de la esperantisto, kaj tiu portas la interesiton al la kondiĉo de lernanto de la lingvo, per la retmetodoj jam disponigitaj en la reto (lernu, duolingo, kape, ktp) aŭ adaptitaj instrumaterialaj tekstoj en vivelsendaj klasoj. | |
16 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Revuo Esperanto kaj Reta Revuo | Dmitrij Ŝevĉenko | Redaktoroj de la revuo "Esperanto" kaj la Reta Revuo Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentos tiujn ĉi periodaĵojn kaj respondos la demandojn. | |
17 | 17 | sabato | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Skolta Esperanto-ligo | Hector Campos Grez | Ni prezentos Skoltan Esperanto-Ligo, historio, agado, eldonaĵojn | |
18 | 17 | sabato | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - IKUE | Marija Belošević, kunordiganto | Ekkonu IKUE, Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan, unu inter la plej malnovaj E-asocioj (fondita: 1910). Sed samtempe ekkonu ĝian revuon "Espero Katolika" kiu aperas de la jaro 1903!!! Ĉu vi staras antaŭ la demandoj: kiujn kristanajn librojn en Esperanto nepre legu (kaj aĉetu pere de UEA_libroservo); kiel sonas kristanaj kantoj en Esperanto, kion faras kristanoj por pli bona mondo? Ĉu vi scias, ke katolikaj esperantistoj jam de iom da tempo renkontiĝas per ZOOM ĉiutage kaj ke ankaux ili kongresos virtuale? Ĉu vi scias kioman kontribuon al la movado (cxefe en la sfero de kulturo) donis Antonio De Salvo? Se vi scivolas respondojn al la demandoj, ne hezitu viziti IKUE ĉe la Movada foiro. Normale, ankaŭ vi povas kunporti pliajn demandojn: ni provos respondi! | |
19 | 17 | sabato | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:proverbaro.net - la plej bona reta proverbaro | Rob Keetlaer | Pli ol nur unu simpla listigo de la Zamenhofaj proverboj, proverbaro.net estas la plej interesa kaj utila reta kolekto de Esperantaj proverboj. Kompreneble vi trovos kompletan liston laŭ alfabeta ordigo, sed tio nur unu eta ero el la tuta retejo. Vi ankaŭ povas trovi ĉiujn proverbojn kiuj enhavas specifan radikon, aŭ ĉiujn proverbojn kiuj havas la saman temon. Esploru, kaj dume lernu kelkajn interesajn proverbojn! | |
20 | 17 | sabato | 12:00:00 | 13:55:00 | 01:55:00 | Malfermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto + Inaŭgura Koncerto | Fernando Maia Jr. | #virtualakongreso2021 Malfermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (2-a VK): bonvenigaj vortoj, oficialaj paroladoj de Akademio de Esperanto, SAT, ILEI, TEJO kaj UEA, salutoj de Belfasto, inaŭgura koncerto, prezento de la emblemo de la kongreso, kontinentaj salutoj, himno La Espero. La malfermo okazas la 17-an de julio 2021 je la 12h00 UTC. La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (2-a VK) okazas inter la 17-a kaj 24-a de julio 2021, organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo | |
21 | 17 | sabato | 14:00:00 | 15:25:00 | 01:25:00 | Inaŭguro de la 74-a sesio de Internacia Kongresa Universitato + Inaŭgura prelego IKU/AIS: Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj | Amri Wandel | A. Wandel prezentas la Internacian Kongresan Universitaton kaj la Akademion Internacian de la Sciencoj. M. Gazzola prezentas la prelegantojn de la 73-a sesio. Post sekvos la prelego Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj. | |
22 | 17 | sabato | 14:30:00 | 14:55:00 | 00:25:00 | Babilu kun: Petro kaj Fernando pri la Esperanto-Kvizo | Fernando Maia Jr. | ||
23 | 17 | sabato | 15:00:00 | 15:25:00 | 00:25:00 | Babilu kun: MJS pri la Junulara Programo (JuPo) | Manuela Burghelea | ||
24 | 17 | sabato | 15:30:00 | 15:55:00 | 00:25 | Enkonduke al la kongresa temo: La pacisma aliro al Esperanto | Javier Alcalde | Enkonduka prelego de la kongresa temo "Paco kaj konfido: universalaj valoroj". Javier Alcalde reportas nin en sia kontribuaĵo al niaj radikoj: interkompreniĝo inter homoj cele al paco inter popoloj. La tre firmaj ligoj inter la naskiĝanta pacmovado kaj la naskiĝanta Esperanto-movado estos skizataj kune kun iliaj evoluoj tra la ĉefaj historiaj eventoj de la pasinta jarcento. Kio pri la nuntempo? Eblas argumenti, ke Esperanto esprimas sin en la formo de emfazo pri lingva justeco ene de la reganta paradigmo de pacifismo, nome pozitiva paco. Tiel la Esperanto-movado konservas la zamenhofan idealon kaj adaptas ĝin al la nuna tempo. Tiu prelegeto enkondukos la kongresan temon de la VK. | |
25 | 17 | sabato | 16:00:00 | 16:55:00 | 00:55:00 | Je la rando de (mal)konfido: Esperanto tra la kribriloj de poŝta cenzuro | James Rezende Piton | Dum militoj aŭ aŭtoritatecaj reĝimoj en la 20-a jarcento instaliĝis poŝta cenzuro, kun la celo kontroli kaj eventuale forbari informfluon. Cenzuristoj nepre devis scipovi la lingvon de la poŝtaĵoj por plenumi la filtradon. En tiu ĉi prezentaĵo oni montros per filatelaj dokumentoj iom pri okazoj de poŝta cenzuro. Oni konstatos, ke ankaŭ korespondaĵoj en Esperanto en tre diversaj epokoj kaj landoj estis pritraktitaj (kaj plejofte allasitaj) de cenzuristoj. Tiuj esploroj okazas kadre de ELF/AREK (Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj). | |
26 | 17 | sabato | 17:00:00 | 17:55:00 | 00:55:00 | Egaleco kiel vojo al paco kaj konfido: egaleco dum pandemio | Luana França | La Komisiono pri Egaleco de TEJO, kun ĉiuj siaj branĉoj (genra egaleco, tutmonda egaleco kaj alireblo) prezentos agadojn kaj debatigos pri la graveco de egaleco por paco kaj konfido kaj ĝia stato dum la pandemia epoko. | |
27 | 17 | sabato | 17:00:00 | 17:55:00 | 00:55:00 | Naciaj historioj en Esperantujo: la Gaeloj kaj la Skotoj en Skotlando kaj Irlando | Ĝoni Gallacher | La UK fariĝis VK, sed ĝia programo strebas konservi ligojn al Belfasto, ĝiaj kulturoj kaj historioj. Ĉu taŭgas paroli naciaj historioj en Esperantujo? Jes. Oni notu la pluralon, ĉar tio fakte estas inter-nacia. La historia esploro ebligas al ni havi ekkomprenon de tiklaj situacioj, ekz-se la situacioj en Belfasto. Ĉi-prezento ĉefe temos pri la 17-a jarcento. Ĝoni priparolos du kulturojn, kiu tiam konfliktis. Tio estas la gaeloj kaj la skotoj, kiuj ambaŭ ekzistas en ambaŭ Irlando kaj Skotlando. Temas pri la pra-radikoj de la nuna tikla situacio ĉirkaŭ Belfasto. Ambaŭ flankoj havis valorojn por la homaro. | |
28 | 17 | sabato | 17:30:00 | 17:55:00 | 00:25:00 | Aŭtora duonhoro kun Anna Löwenstein | Anna Lowenstein | Anna Löwenstein prezentos sian ĵus aperintan trian romanon "La memoraĵoj de Julia Agripina". | |
29 | 17 | sabato | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Esperantic Studies Foundation | Humphrey Tonkin | Ekkonu kaj salutu la estraron de ESF. Demandu pri la agadoj de ESF. Lernu pri ESF se vi ne konas la organizaĵon. | |
30 | 17 | sabato | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:INA - Internacia Naturkuraca Asocio | Harald Schicke | Internacia Naturkuraca Asocio montras al vi kiel sane vivi aŭ/kaj trovi gravajn informojn pri sano. Ni prezentos al vi la INA-paĝaron en la reto kaj nican Paĝaron en Facebook. | |
31 | 17 | sabato | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:kern.punkto | Johannes Mueller | Renkontiĝo de aŭskultantoj de la podkasto kern.punkto | |
32 | 17 | sabato | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:proverbaro.net - la plej bona reta proverbaro | Rob Keetlaer | Pli ol nur unu simpla listigo de la Zamenhofaj proverboj, proverbaro.net estas la plej interesa kaj utila reta kolekto de Esperantaj proverboj. Kompreneble vi trovos kompletan liston laŭ alfabeta ordigo, sed tio nur unu eta ero el la tuta retejo. Vi ankaŭ povas trovi ĉiujn proverbojn kiuj enhavas specifan radikon, aŭ ĉiujn proverbojn kiuj havas la saman temon. Esploru, kaj dume lernu kelkajn interesajn proverbojn! | |
33 | 17 | sabato | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Skolta Esperanto-ligo | Hector Campos Grez | Ni prezentos Skoltan Esperanto-Ligo, historio, agado, eldonaĵojn | |
34 | 17 | sabato | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) | Bernhard Westerhoff | En Novembro la tutmonda bahaa komunumo memoros la 100an datrevenon de la forpaso de Abdul-Baha (1844-1921), filo de la Fondinto de Bahaismo, Baha'u'llah, kaj senlaca advokato de interpaciĝo kaj interkompreniĝo. Post 40jara mallibereco Li komence de la 20a jarcento faris plurjaran vojaĝon tra Eŭropo kaj Nordameriko kaj tiam ankaŭ plurfoje renkontis esperantistojn kaj alparolis iliajn kunvenojn. Per la konstruado de modelaj komunumoj nun la bahaanoj daŭrigas Lian legacion kaj provas doni esperon en tempo de seniluziiĝo. Do, sufĉe da interesa materialo por prezento kaj diskuto. | |
35 | 17 | sabato | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:IFEF | Rodica TODOR | La PowerPoint prezentado pri IFEF informos pri la agadoj, kunlaboraj programoj, strategio de la federacio, cele pli bone konatigi ĝin al ekstera publiko. | |
36 | 17 | sabato | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Itala Esperanto-Federacio | Francesco Fagnani | Italio, la lando kie de jaroj tutmondaj esperantistoj plezure kongresas. | |
37 | 17 | sabato | 22:00:00 | 23:25:00 | 01:25:00 | Ludo: Sendrata telefono | Lucca Catini Lanzi | Venu ludi kun ni! | |
38 | 18 | dimanĉo | 07:00:00 | 08:55:00 | 01:55:00 | 2-a Tago de Azio kaj Oceanio (TAO) | Nisinaga Acuŝi | Organizita de KAOEM, kun raporto pri la movado de ĉiu Landa Asocio de Azio kaj Oceanio kaj kultura prezentado. | |
39 | 18 | dimanĉo | 09:00:00 | 09:55:00 | 00:55:00 | 01:03:55 | Teatro: Dek tagoj de Kapitano Postnikov (memore al la forpasinta kolego Mico Vrhovec, kiu ludis Zamenhofon) | Saša Pilipović | Dek tagoj de kapitano Postnikov, estas romano verkita de Mikaelo Bronŝtejn, dediĉita al realaj eventoj okazintaj en Rusio antaŭ cent jaroj. La ĉefa rolulo de la romano, Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov, estas lerta, eksterordinara persono, artileria oficiro, kiu partoprenis du militojn en la Oriento kaj ricevis ordenojn. Kiel senlaca iniciatinto de la ideo de universala internacia lingvo, #Esperanto, li organizis kaj sukcese okazigis la unuan rusan kongreson de Esperanto en 1910 en Sankt-Peterburgo. En 1911 A.A. Postnikov estis arestita kaj, sub falsaj akuzoj de spionado, kondamnita al senigo de nobela titolo, rangoj, ordenoj kaj trudlaboro por periodo de 8 jaroj. La romano estis adaptita al la teatro kaj prezentita dum la 96-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto, kiu okazis ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago. La teatraĵon faris la asocio de dramaj artistoj de Serbio "Savez Dramskih Umetnika Srbije", kun Saŝa Pilipoviĉ en la rolo de Aleksandar Postnikov. Nun la teatraĵo disponeblos por la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto, memore al la forpasinta kolego Mico Vrhovec, kiu ludis Zamenhofon. |
40 | 18 | dimanĉo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Eldonejo Libera | Lode Van de Velde | Eldonejo Libera estas sendependa eldonejo, ĉefe por libroj en Esperanto, sed ankaŭ amuzan societan ludon "La granda vojaĝo". | |
41 | 18 | dimanĉo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Filipina Esperanto-Junularo | Albert Stalin Garrido | Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) estis fondita en 2013 de tri adoleskuloj, kiuj entuziasmis disvastigi la internacian lingvo tra pli ol 7000 insuloj de Filipinoj. Preskaŭ ok jarojn poste, kiel la organizo fartas? Kion ili ĝis nun atingis? Vidu kaj informiĝu pri unu el la plej aktivaj junularaj esperantistaj organizoj en Azio. | |
42 | 18 | dimanĉo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Fondaĵo Edukado.net | Katalin Kováts | La retejo edukado.net jam de 20 jaroj servas kaj helpas la instruantojn de Esperanto. Ĝi havas pli ol 6000 membrojn kaj funkciigas plurajn unikajn programojn, popularajn en la movado. Ĝia nuntempe plej furora servo estas Ekparolu!, kadre de kiu spertaj esperantistoj helpas per parolsesioj komencintojn. La 70 volontuloj okazigis jam pli ol 3000 lecionojn. Venu, aŭdu kaj demandu pri la laboro de la retejo. Ĉiuj estas bonvenaj! | |
43 | 18 | dimanĉo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - IKUE | Marija Belošević, kunordiganto | Ekkonu IKUE, Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan, unu inter la plej malnovaj E-asocioj (fondita: 1910). Sed samtempe ekkonu ĝian revuon "Espero Katolika" kiu aperas de la jaro 1903!!! Ĉu vi staras antaŭ la demandoj: kiujn kristanajn librojn en Esperanto nepre legu (kaj aĉetu pere de UEA_libroservo); kiel sonas kristanaj kantoj en Esperanto, kion faras kristanoj por pli bona mondo? Ĉu vi scias, ke katolikaj esperantistoj jam de iom da tempo renkontiĝas per ZOOM ĉiutage kaj ke ankaux ili kongresos virtuale? Ĉu vi scias kioman kontribuon al la movado (cxefe en la sfero de kulturo) donis Antonio De Salvo? Se vi scivolas respondojn al la demandoj, ne hezitu viziti IKUE ĉe la Movada foiro. Normale, ankaŭ vi povas kunporti pliajn demandojn: ni provos respondi! | |
44 | 18 | dimanĉo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Skolta Esperanto-ligo | Hector Campos Grez | Ni prezentos Skoltan Esperanto-Ligo, historio, agado, eldonaĵojn | |
45 | 18 | dimanĉo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:TAKE tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj | Pierre GROLLEMUND | En la medio esperanto ofte ekzistas fakaj asocioj, ĝenerale malbone konataj. Tiel nia asocio TAKE (konstruistoj), kiu eldonas ĉiun jaron la revuon KONSTRUADO . Ĝi estas legebla de ne-spertuloj, ĉar ni celas provizi intereson pri konstru-teknikoj, pri arkitekturo, pri tut-novaj aŭ malnovaj teknikoj. Ĝis nun, ni sukcesis aperigi artikolojn ne nur eŭrop-devenajn, sed ankaŭ de diversaj landoj en la mondo, kiel Brazilo, Ĉinio, Respubliko de Kongo kaj similaj. | |
46 | 18 | dimanĉo | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) | Bernhard Westerhoff | En Novembro la tutmonda bahaa komunumo memoros la 100an datrevenon de la forpaso de Abdul-Baha (1844-1921), filo de la Fondinto de Bahaismo, Baha'u'llah, kaj senlaca advokato de interpaciĝo kaj interkompreniĝo. Post 40jara mallibereco Li komence de la 20a jarcento faris plurjaran vojaĝon tra Eŭropo kaj Nordameriko kaj tiam ankaŭ plurfoje renkontis esperantistojn kaj alparolis iliajn kunvenojn. Per la konstruado de modelaj komunumoj nun la bahaanoj daŭrigas Lian legacion kaj provas doni esperon en tempo de seniluziiĝo. Do, sufĉe da interesa materialo por prezento kaj diskuto. | |
47 | 18 | dimanĉo | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Eldonejo Impeto | Dmitrij Ŝevĉenko | "Impeto" estas eldonejo, kiu eldonas librojn en kaj pri Esperanto. Ĝi estis fondita en 1992, en Moskvo, Rusio | |
48 | 18 | dimanĉo | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:proverbaro.net - la plej bona reta proverbaro | Rob Keetlaer | Pli ol nur unu simpla listigo de la Zamenhofaj proverboj, proverbaro.net estas la plej interesa kaj utila reta kolekto de Esperantaj proverboj. Kompreneble vi trovos kompletan liston laŭ alfabeta ordigo, sed tio nur unu eta ero el la tuta retejo. Vi ankaŭ povas trovi ĉiujn proverbojn kiuj enhavas specifan radikon, aŭ ĉiujn proverbojn kiuj havas la saman temon. Esploru, kaj dume lernu kelkajn interesajn proverbojn! | |
49 | 18 | dimanĉo | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:TADEN, nefumantoj | Rob Moerbeek | Novaj evoluoj por senfuma socio | |
50 | 18 | dimanĉo | 12:00:00 | 13:55:00 | 01:55:00 | Fakkunsido de IKEF | Ĉielismo Wang Tianyi | Partoprenonte la fakkunsidon de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), vi konos la aktualan kaj aktivan agadon de IKEF. La Ĝenerala Sekretario de IKEF, s-ro Yasu Kawamura, prezidos la fakkunsidon.Ekde aŭgusto 2020 ĝis nun IKEF senpaŭze okazigas virtualajn kunvenojn ĉiudimanĉe kun partoprenantoj, sume pli ol 1000. En la kunvenoj okazis pli ol 20 prelegoj. IKEF celas ligi profesiulojn kaj amatorojn pri komerco; ekonomio kaj ekonomiko; faka terminologio; merkatiko; turismo; ekonomia ĵurnalismo; kaj jurkonsilado kaj tradukservo en entrepreno de komerco kaj investado. Ĝi ankaŭ organizas plurajn eventojn (komerca forumo, ekspozicia kaj entreprena turismo ktp). Bonvenon al nia fakkunsido! | |
51 | 18 | dimanĉo | 12:00:00 | 12:55:00 | 00:55:00 | Kolektaĵoj plu vivigas: Rodo, Larose kaj Hechtl, tri fruaj esperantistoj kaj iliaj kulturaj agadoj | Elda Doerfler | Reprezente de ELF/AREK (Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj), la prelego atentigos, ke danke al serioza esplorado pri nia Esperanto-historio eblas konatiĝi kun homoj, kiuj havis dum sia vivo ekster Esperantujo elstarajn rolojn - precipe en la artisma medio, ĉu nacia, ĉu internacia - sed samtempe kapablis lasi gravajn spurojn ankaŭ al la esperantistaro. | |
52 | 18 | dimanĉo | 12:00:00 | 12:55:00 | 00:55:00 | Libroj de la Jaro: Eldonejo KAVA-PECH - novaĵ eldonaĵoj kaj agado | Petro Chrdle | Komentariita prezento pri la eldonagado kaj novaĵoj de la eldonejo KAVA-PECH kun sekva eblo de intervenoj de ĉeestantoj kaj diskuto. | |
53 | 18 | dimanĉo | 12:00:00 | 12:55:00 | 00:55:00 | Teo, Amo kaj La Mondo - la monda ekspozicio | Liŝa LIN | Dum oktobro de 2019 ĝis la novembro de 2020 okazis ekspozicioj kun la titolo Teo, Amo kaj La Mondo en 11 urboj de 8 landoj danke al esperantistoj kunlabore kun muzeoj, bibliotekoj, universitatoj, eldonejoj, te-entreprenoj ktp. Tiu ĉi rezulto por ni, organizantoj, estas tre trezora precipe en la neordinara jaro 2020. Liŝa prezentos al vi per fotoj kaj videaĵoj la kolorajn ekspoziciojn kaj sciigos vin kiamaniere kun malmulta kosto ni reklamos nin kaj unuigos ne-esperantistajn unuojn ! Precipe por te-amantoj la prelego estos bela kaj interesa. | |
54 | 18 | dimanĉo | 13:00:00 | 13:55:00 | 00:55:00 | IKU: Fraktoj - enkonduko al memsimila geometrio | Jesper Lykke JACOBSEN | Fraktoj estas nekutimaj geometriaj formoj, kiuj aperis en matematiko en la 1870-aj jaroj kaj iom populariĝis ĉe la ĝenerala publiko en la 1980-aj. Ili nuntempe havas grandan utilon en la modelado de tre malsamaj fizikaj fenomenoj. Fraktaj formoj observeblas en geologio, botaniko, biofiziko, inĝenierio kaj sendube multaj aliaj fakoj. En tiu ĉi IKU-prelego mi prezentas kiom eble simple la bazon de la teorio pri fraktoj kaj ilustras ilian uzon per multaj ekzemploj. | |
55 | 18 | dimanĉo | 13:00:00 | 13:55:00 | 00:55:00 | Vespero de Persa Tradukita Poezio | Keyhan Sayadpour | Iraranoj legos tradukitajn poemojn el la persa (freŝajn kaj jam aperintajn tradukojn) kaj klarigos pri la signifo kaj enhavo, kune kun informoj pri la verkisto. La programero, kiu jam okazis por la Londona Klubo, estis tre sukcesa! | |
56 | 18 | dimanĉo | 14:00:00 | 14:55:00 | 00:55:00 | IKU: Lunesplorado - robotikaj aliroj | Francesco Maurelli | Esplorado de la luno havas nuntempe novan intereson danke al robotaj ebloj. Lastatempe pluraj misioj estis sukcesaj kaj oni eĉ sukcesis kolekti ŝtonajn specimenojn por plua studado. Sed kial la esplorado de la luno estas tiom interesa? Delonga revo de la homaro estas ekspluati aliajn spacobjektojn por kolekti rimedojn, aŭ eĉ por loĝigi ilin. La luno, plej proksima al nia planedo, estas nature plej studata. Aparte lastatempe ekestis interesiĝo por esplorado de la luntuneloj. Ili reprezentas tre bonan eblon kiel bazon por homa koloniado: la temperaturo estas sufiĉe stabila, kaj la kosma radiado estas barita. La lunaj tuneloj estis tamen neniam esploritaj ĝis nun. Estas (sciencaj) hipotezoj pri iliaj grandeco kaj ecoj. Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) aparte interesiĝis pri tiu temo, kaj lanĉis malferman konkurson pri ideoj pri tio kiel esplori la lunajn tunelojn. La sistemo proponita de internacia konsorcio en kiu la preleganto aktive partoprenis estos prezentita. Tiu solvo estis antaŭnelonge deklarita kiel la venkanta propono far ESA, kaj pli detala inĝenier-dezajna studado kunlabore kun spertuloj de ESA estas nun ĉe la fina stadio. La robotika sistemo baziĝas je globa strukturo, anstataŭ uzi radojn aŭ krurojn. Estas du ĉefaj avantaĝoj por tia solvo: de unu flanko la tuta sistemo estas ene de la ekstera “ŝelo”. Unu el la problemoj ĉe la luno estas tre danĝera polvo, kaj ĉiu ekstera konektaĵo alportas riskojn je paneo. La dua avantaĝo estas ĉe la moviĝeblo de la sistemo en nestrukturita medio. Novigaj kameraoj kaj laser-sensoroj helpas kolekti informojn pri la ĉirkaŭa medio, krei tridimensian mapon, kaj provizi bazon por inteligentaj decidoj de la roboto. Dum la studo estas formale nur dezajna, ankaŭ simplaj prototipoj konstruitaj por pruvi la dezajnajn elektojn estos prezentitaj. | |
57 | 18 | dimanĉo | 14:00:00 | 14:55:00 | 00:55:00 | Kiel fari Esperanton oficiala lingvo de Eŭropo | Klaus Leith | Kiel fari Esperanton oficiala lingvo de Eŭropo? Kiu scias ... Ni scias, ke ni nun havas la ŝancon antaŭenigi Esperanton almenaŭ en Eŭropa Unio: per VIA musklako, poste per agado de niaj organizoj (UEA, TEJO, EEU, landaj asocioj). Ĉio kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" kaj ties civitana konsulto. UEA kalkulas je via apogo! Ni prezentas nian planon. La propono havas la subtenon de la UEA-Komisiono por eŭropa agado. Klaus estas membro de tiu komisiono. | |
58 | 18 | dimanĉo | 14:00:00 | 14:55:00 | 00:55:00 | Tutmondaj Voĉoj: kiel traduki novaĵojn en Esperanton | Manuela Burghelea | La tradukretejo Tutmondaj Voĉoj estas la esperantlingva sekcio de Global Voices, plurlingva komunumo kiu kolektas rakontojn kaj novaĵojn de komunumoj pretervidataj en la ĉefaj amaskomunikiloj. Ni montros kiel funkcias nia laboro kaj kiel vi povas partopreni en la projekto. | |
59 | 18 | dimanĉo | 15:00:00 | 15:55:00 | 00:55:00 | Akademio de Esperanto: publika kunsido | Orlando Raola | Publika kunsido de la Akademio de Esperanto. | |
60 | 18 | dimanĉo | 15:00:00 | 16:25:00 | 01:25:00 | Brazila Kolekto: Brazila muziko en Esperanto | Flávio Fonseca | Prezento de la plej granda kolekto de brazila muziko en Esperanto en la tuta mondo: tradukoj, komponaĵoj, videoj, gitarakordoj, partituroj, biografioj kaj multe pli, senpage ĝueblaj. Dum la programero, krom promeno tra la kolekto, oni aŭdos muzikon! | |
61 | 18 | dimanĉo | 15:00:00 | 15:55:00 | 00:55:00 | Teo, amo kaj filmo | Liŝa kaj Paŭlo | Teamanta Esperantista Organizo (TEO) prezentas. | |
62 | 18 | dimanĉo | 16:00:00 | 16:55:00 | 00:55:00 | Ĉu Plata Tero? | Bruce Sherwood | Ĉu PlataTero? estas prelego kiun Bruce prezentis kun Derek Roff en la kongreso de Esperanto-USA en 2020 kaj nun spektiĝas dum VK. Temas pri kontraŭo al la movado pri plata tero. Ankaŭ vidu lian artikolon https://brucesherwood.net/?p=420. Li kreis navigeblan tridimensian modelon de la plat-tera modelo de la usona plat-tera movado, kaj pere de ĝi mi povas montri ke multaj nudokulaj observoj radikale malkongruas kun la modelo de la plat-teruloj. La modelon mem oni povas vidi ĉe http://tinyurl.com/FEmodel (sen instali softvaron), kaj lia artikolo ankaŭ enhavas ligon al tiu program kaj instruoj, kiel uzi ĝin. Mi kreis la modelon per VPython, ilo kiu tre faciligas la uzon de Python por krei tridemsiaĵojn (glowscript.org, vpython.org). Mi estas la ĉefa evoluiganto de VPython. Bruce (kaj eventale Derek) Roff pretas konvesacii post la prezenton. Bruce estas emerita profesoro de fiziko kaj “Fellow” de la Ameican Physical Society, de la American Association of Physics Teachers kaj de la American Association for the Advancement of Science. Kun Ruth Chabay li estas kunverkinto de la fizika lernolibro “Matter & Interactions” (matterandinteractions.org), kaj li estas la ĉefevoluiganto de la softvaro VPython (vpython.org, glowscript.org), kiu tre faciligas verki programojn, kiuj inkludas 3-dimensiajn prezentojn. Post spektado de la prelego la prezentantoj bonvenigas vin en babilĉambro pri la temo. Vidu balbilĉambron post tiu prelego en la programo. | |
63 | 18 | dimanĉo | 16:00:00 | 16:55:00 | 00:55:00 | Survoje al Strategia Plano | Duncan Charters | La prezidanto de UEA akceptos gastojn por diskuti pri la Strategia Plano de UEA. | |
64 | 18 | dimanĉo | 16:30:00 | 16:55:00 | 00:25:00 | Libroj de la Jaro: La plej freŝaj titoloj de la eldonejo Mondial | Ulrich Becker | Dum la pasintaj 12 monatoj, la novjorka Esperanto-eldonejo Mondial publikigis aron da plej diversaj titoloj: originalan romanon kaj originalajn rakontojn kaj poemojn, tradukitajn poemojn, libron kun eseoj pri la historio de la Esperanto-literaturo kaj ĵurnalisman rakonton pri aktualaj eventoj en Rusio - plus tri periodaĵojn: "Beletra Almanako", "Belarta rikolto" kaj "Esperantologio". | |
65 | 18 | dimanĉo | 17:00:00 | 17:25:00 | 00:25:00 | Babilu kun: Bruce Sherwood (kaj Derek Roff) pri Plata Tero | Bruce Sherwood | Spektadu la prelegon "Ĉu Plata Tero?" kiu okazas unu horon pli frue. La prezentantoj bonvenigas vin en tiu ĉi babilĉambron por diskuti pri la temo. Temas pri tre interesa prelego, ne maltrafu spekti ĝin. | |
66 | 18 | dimanĉo | 17:00:00 | 17:55:00 | 00:55:00 | Klerige: Interkultura komunikado sur ekrano | Kristin Tytgat | Klerige pri senkonflikta komunikado | |
67 | 18 | dimanĉo | 17:00:00 | 17:55:00 | 00:55:00 | Strategio: ŝanco por la movado malfermiĝi kaj krei kun neesperantista kompanio partnerecan kunlaboron | Jozef Reinvart | Ĉu nia movado maturiĝis kaj pretas malfermiĝi al la neesperantista mondo? Ĝi devas transiri de teoriumado pri sia ekstermovada agado al ĝia praktika efektivigo kaj malfermado al la neesperantista mondo. Tio estas identigado de potencialaj partneroj/aliancanoj kun similaj valoroj kaj celoj, kiuj havos intereson pri partnereca kunlaboro kun nia movado. Nia movado, UEA kaj fakaj asocioj devas malfermiĝi al ĉiuj eblaj proponoj kaj fakoj/kampoj, konsideri kaj diskuti pri ĉiuj eblaj ideoj, kiuj helpus etendi nian perspektivon enkadre de nia ekstermovada agado kaj malfermado de nia movado al neesperantista mondo. Nia movado devas esti malfermita al novaj kaj kuraĝaj projektoj kaj agadvojoj kun potencialaj partneroj/aliancanoj, kiuj rezultigos reciproke utilan progreson. En la prelego estos prezentita propono de la neesperantista kompanio VERTERA Organic strebanta plenumi sian sanmision en la mondo, helpi al homoj plibonigi ilian sanon kaj konstrui laŭ sia slogano "Mondon de sanaj homoj". La kompanio invitas nian movadon - UEA, fakajn asociojn kaj unuopajn esperantistojn - al starigo de kontaktoj kaj komuna formulado de reciproke utila partnereca kunlaboro. La kompanio en efektivigado de sia vizio, dinamike evoluiĝanta kaj progresanta en EU/Eŭropon kaj en la mondon, jam nun malfermante novajn merkatojn, alfrontas multajn lingvajn problemojn. La prezidanto de la kompanio konscias pri la granda potencialo de Esperanto kaj nia movado, kiel ankaŭ pri ĝiaj celoj kaj valoroj prezentitaj en “Manifesto de Prago”, pro tio li ofertas al nia movado partnerecan kunlaboron. Intencoj kaj klopodoj de la pionira kompanio kaj nia movado similas - ambaŭ servas kaj helpas al homoj de la mondo. Tio estas nia ŝanco prezenti Esperanton kaj utiligi ĝian potencialon en la proponata partnereca kunlaboro. Ĉu nia movado akceptos aŭ rifuzos la proponon, “donitan manon”, de la pionira kompanio VERTERA Organic, por komune etendi celojn de niaj du movadoj pere de reciproke utila partnereca kunlaboro? | |
68 | 18 | dimanĉo | 17:00:00 | 17:25:00 | 00:25:00 | Verko por ĝojo | Gairik Patranobis | Gairik Patranobis verkas poemojn por plezuro, ĉar al mondo mankas ĝojo. Liaj poeziaĵoj aperis i.a. en la gazeto Turka Stelo (junio 2021). Li deklamos kaj parolos al kongresanoj pri siaj diversaj poemoj, pri temoj nepolitika kaj nereligia. | |
69 | 18 | dimanĉo | 17:30:00 | 18:25:00 | 00:55:00 | Klerige: Virtualaj Kvizoj kun Marian Zdankowski | Marian Zdankowski | Marian Zdankowski prezentis siajn Virtualajn Kvizojn dum Argentina kaj Aŭstralia Virtuala Kongreso. Ĉiu povas provi sian scion rilate al Esperanto (sed ne nur). Praktiku kun li kiel trejnadon por la Esperanto-Kvizo: kvizo.esperanto.net . Li prezentos siajn kvizojn en tri sesioj dum la VK (dimanĉe, lunde kaj marde). Li faris tri kvizajn kompletojn (3x20 kvizoj). | |
70 | 18 | dimanĉo | 17:30:00 | 17:55:00 | 00:25:00 | Prezento de Astrologia Klubo Esperanta (AKE) | Hector Campos | Astrologia Klubo Esperanta (AKE) deziras prezenti la sciencon pri personaj malkovriĝo kaj disvolviĝo al esperantistoj per Esperanto; bazaj konoj pri astrologio kaj kial ĝi povas helpi plibonigi vian vivon. | |
71 | 18 | dimanĉo | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Eldonejo KAVA-PECH | Petro Chrdle | Powerpoint-prezento de la aktivado de la eldonejo KAVA-PECH, ĉefe celata al a noveldonitaj libroj en Esperanto, sed ankaŭ ekzemploj de laŭmendaj eldonaĵoj por aliaj eldonejoj. Fine restos tempo por diskuto kun la partoprenantoj. | |
72 | 18 | dimanĉo | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Esperanto kaj Libera Scio | Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) | Imagu la mondon en kiu cxiu homo povas libere partopreni en tuto de homara sciaro per Esperanto. Tian mondon ni kreas! Vikipedio kaj gxiaj frataj projektoj havas grandan ambicion pri helpo al homaro "demokratiigi" edukadon. Scioj, kiuj pasintece estis sxlositaj en libroj kaj malantaux pagmuroj, nun estas liberigataj por cxies avantagxo. Tiun laboron faras homoj kiel vi kaj mi - ne nepre universitataj profesoroj, sed praktikaj spertuloj pri sia fako aux intereskampo. Tiujn homojn (redaktantojn de Vikipedio kaj ties frataj projektoj) aldone subtenas nia organizo - Esperanto kaj Libera Scio - per diversaj kampanjoj, konkursoj, trejnadoj ks. Venu por ekscii kiel ni laboras kaj kiel ankaux vi aux via organizo (eble kun nur etaj modifoj de agado) povas plibonigi la plej elstaran enciklopedion en Esperanto! | |
73 | 18 | dimanĉo | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Irana E-Asocio | Keyhan Sayadpour | Irana E-Asocio, unu el la plej aktivaj landaj asocioj de UEA, prezentas sin kaj siajn agadojn al la esperantistoj. | |
74 | 18 | dimanĉo | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Itala Esperanto-Federacio | Francesco Fagnani | La prezentaĵo temos pri la nunaj kaj planitaj aktivaĵoj de la Itala Esperanto-Federacio. | |
75 | 18 | dimanĉo | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Nacia Asocio de Esperanto en Burundo*ANEB | Aimé Patrick Manirakiza | Kiel subteni landaj gadoj | |
76 | 18 | dimanĉo | 18:00:00 | 18:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Skolta Esperanto-ligo | Hector Campos Grez | Ni prezentos Skoltan Esperanto-Ligo, historio, agado, eldonaĵojn | |
77 | 18 | dimanĉo | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) | Bernhard Westerhoff | En Novembro la tutmonda bahaa komunumo memoros la 100an datrevenon de la forpaso de Abdul-Baha (1844-1921), filo de la Fondinto de Bahaismo, Baha'u'llah, kaj senlaca advokato de interpaciĝo kaj interkompreniĝo. Post 40jara mallibereco Li komence de la 20a jarcento faris plurjaran vojaĝon tra Eŭropo kaj Nordameriko kaj tiam ankaŭ plurfoje renkontis esperantistojn kaj alparolis iliajn kunvenojn. Per la konstruado de modelaj komunumoj nun la bahaanoj daŭrigas Lian legacion kaj provas doni esperon en tempo de seniluziiĝo. Do, sufĉe da interesa materialo por prezento kaj diskuto. | |
78 | 18 | dimanĉo | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Eldonejo Libera | Lode Van de Velde | Eldonejo Libera estas sendependa eldonejo, ĉefe por libroj en Esperanto, sed ankaŭ amuzan societan ludon "La granda vojaĝo". | |
79 | 18 | dimanĉo | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:ELF-AREK - Esperanto-Ligo Filatelista / Amika Rondo de Esperantajh-Kolektantoj | Elda DOERFLER. James Rezende PITON | Pri la celoj de ELF/AREK kaj kolektado. | |
80 | 18 | dimanĉo | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:kern.punkto | Johannes Mueller | Renkontiĝo de aŭskultantoj de la podkasto kern.punkto | |
81 | 18 | dimanĉo | 19:00:00 | 19:55:00 | 00:55:00 | ViMF:proverbaro.net - la plej bona reta proverbaro | Rob Keetlaer | Pli ol nur unu simpla listigo de la Zamenhofaj proverboj, proverbaro.net estas la plej interesa kaj utila reta kolekto de Esperantaj proverboj. Kompreneble vi trovos kompletan liston laŭ alfabeta ordigo, sed tio nur unu eta ero el la tuta retejo. Vi ankaŭ povas trovi ĉiujn proverbojn kiuj enhavas specifan radikon, aŭ ĉiujn proverbojn kiuj havas la saman temon. Esploru, kaj dume lernu kelkajn interesajn proverbojn! | |
82 | 18 | dimanĉo | 23:00:00 | 00:55:00 | 01:55:00 | Ludo: Homlupo | Matheus Gamito | Venu ludi kun ni! | |
83 | 19 | lundo | 08:30:00 | 09:55:00 | 01:25:00 | Klerige: Kurso pri parolarto #forlaflatado | Leandro Abrahão | Post la spektado de tiu kurso vi povas iri al la oficiala paĝo de la kurso kiel anoncita de https://uea.org/gk/957 kaj provi akiri vian atestilon! Legmaterialo elŝuteblas ĉe https://drive.google.com/file/d/1WB4j4ZFBtQW3aHsVTzcWAt7iTlCFIrfp/view?usp=drivesdk . | |
84 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Amsterdama Katedro, Esperanto Nederland | Federico Gobbo | Vid' al vide: poresperanta agado en Nederlando dumkovime | |
85 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI) | Christian LAVARENNE | Ĉu vi interesiĝas pri religio(j) ? Ankaŭ ni, ĉefe el kompara kaj historia vidpunktoj, sed ne nur ! ASISTI bonvenigas ne nur kiajn ajn religianojn, sed ankaŭ liberajn serĉantojn, agnostikulojn, nekredantojn, ateistojn ktp. Ĝi NE varbas POR religio, sed dialogas PRI religio(j). Do bonvenon por mallonga prezento de ASISTI, kaj tuj posta prezenteto de ĉiu partoprenanto (kiu deziras), kaj jam dialogo se restas tempo. | |
86 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:AVE, Asocio de Verduloj Esperantistaj | Manfred Westermayer | AVE-agado en Verdaj Partioj kaj subtenante Dauripovan Evoluon (17 CDE de UN) | |
87 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) | Bernhard Westerhoff | En Novembro la tutmonda bahaa komunumo memoros la 100an datrevenon de la forpaso de Abdul-Baha (1844-1921), filo de la Fondinto de Bahaismo, Baha'u'llah, kaj senlaca advokato de interpaciĝo kaj interkompreniĝo. Post 40jara mallibereco Li komence de la 20a jarcento faris plurjaran vojaĝon tra Eŭropo kaj Nordameriko kaj tiam ankaŭ plurfoje renkontis esperantistojn kaj alparolis iliajn kunvenojn. Per la konstruado de modelaj komunumoj nun la bahaanoj daŭrigas Lian legacion kaj provas doni esperon en tempo de seniluziiĝo. Do, sufĉe da interesa materialo por prezento kaj diskuto. | |
88 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Eldonejo Impeto | Dima Ŝevĉenko | Prezento de la Esperanta eldonejo "Impeto" | |
89 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Internacia Esperanto-Arkivo (IEA) | Vanden Bempt, Marc | IEA kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo. Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro. Tio estas (nova) servo al la esperanto-Movado: ĉiu povas tie deponi por konservado sian propran arkivon. La asocio akceptas Amikojn de IEA kaj ĉia financa kaj volontulo kontribuo estas ege aprezata. | |
90 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Kroata Esperantista Unuiĝo | Marija Belošević | Prezento de la agado de KEU, kun aparta atento al la eldona agado (dulingvaj antologioj). Okaze de 100-jaran naskiĝon de la eminenta kroata esperantistino kaj tradukistino Lucija Borčić prezento de ŝia verkaro (traduka kaj originala, sed same ebleco ekkoni ŝian novan vizaĝon: Lucija la fotistino! | |
91 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:La bona lingvo | Renato Corsetti | Organizaĵo, kiu laboras por teni Esperanton simpla kiel en la Fundamento kaj plejeble tutmonde lernebla kaj komprenebla | |
92 | 19 | lundo | 10:00:00 | 10:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Muzaiko | Rafael Henrique Zerbetto | Venu por renkonti realtempe aktivulojn de la dekjaraĝa tutesperanta, tutmonda, tuttempa retradio-kanalo: Muzaiko (retadreso: http://muzaiko.info/ ) - Mojoseco kaj muziko, Muzaiko! | |
93 | 19 | lundo | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:Fondaĵo Edukado.net | Katalin Kováts | La retejo edukado.net jam de 20 jaroj servas kaj helpas la instruantojn de Esperanto. Ĝi havas pli ol 6000 membrojn kaj funkciigas plurajn unikajn programojn, popularajn en la movado. Ĝia nuntempe plej furora servo estas Ekparolu!, kadre de kiu spertaj esperantistoj helpas per parolsesioj komencintojn. La 70 volontuloj okazigis jam pli ol 3000 lecionojn. Venu, aŭdu kaj demandu pri la laboro de la retejo. Ĉiuj estas bonvenaj! | |
94 | 19 | lundo | 11:00:00 | 11:55:00 | 00:55:00 | ViMF:UEA-Komisiono por eŭropa agado kaj Eŭropa Esperanto-Unio | Klaus Leith | Levu vian voĉon kaj apogu Esperanton! Eŭropa Unio konferencas: ĝis marto 2022 ĝi diskutas ideojn por plibonigi siajn aferojn. Kaj ĉi foje ne nur la kutimaj suspektatoj partoprenas (parlamentanoj, funkciuloj, gravuloj). EU-civitanoj estas invitataj proponi ideojn, diskuti ilin kaj voĉdoni. Kaj eble, eble - per VIA apogo! - esperantistoj sukcesos realigi proponojn. En Eŭropo oni parolu pri Esperanto (kaj iam poste en Esperanto :-) Klaus Leith, kiu kunlaboras en la tiurilata UEA/EEU-kampanjo, prezentos tiun mirindaĵon de konferenco kaj malkaŝos (duonsekretan) planon, kiel ni celas uzi ĝin por atingi la finan venkon, versio eŭropunia. Vidu ankaŭ la UEA-vikipaĝon https://uea.org/vikio/Konferenco_pri_la_estonteco_de_E%C5%ADropo | |
95 | 19 | lundo | 12:00:00 | 12:25:00 | 00:25:00 | (Scienca Kafejo) Diplomatiaj mekanismoj por fortigi pacon kaj konfidon | Ulrich Brandenburg | En sia verko „Pri Milito“ la prusa generalo Carl von Clausewitz (1780-1831) skribis ke „milito estas nur la daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj“. Ducent jarojn kaj kelkajn terurajn militojn pli poste oni hezitus tiel formuli la aferon. Post la mondmilitoj estiĝis tuta reto de internaciaj traktatoj, konvencioj kaj institucioj ne imageblaj en la tempo de Clausewitz. Ili regulu pacan kunvivadon kaj solvadon de konfliktoj. Sed daŭre homoj militas. Enŝtataj disputoj hodiaŭ estas la plej tipa formo, ofte tamen influataj de eksteraj agantoj. La realeco kontraŭdiras la postulon de paca kunvivado en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la klasikaj diplomatiaj rimedoj de akordigo kaj bonaj oficoj montriĝis ne sufiĉaj kaj ne ĉiam adekvataj. Ju pli multfacetaj fariĝis internaciaj rilatoj post la dua mondmilito, des pli la komunumo de ŝtatoj klopodis krei novajn regulojn kaj adapti internacian juron. Tio validas ankaŭ por la fortigo de paco kaj konfido kaj por la evito de militoj. | |
96 | 19 | lundo | 12:00:00 | 12:55:00 | 00:55:00 | Klerige: 15 jaroj de Edukado ĉe Interreto (E@I) - adoleska organizo kun plenkreskaj atingoj | Peter Baláž (Petro) | E@I estas iaspeca fenomeno ene de Esperantujo – parte pro malsama funkciado, kompare kun aliaj Esperanto-organizoj, parte pro la abunda agado, farita dum ties ankoraŭ mallonga ekzisto, dum la lastaj 15 jaroj. La agadon eblas dividi al 3 kampoj: kreado de (ĉefe edukaj) multlingvaj retejoj, organizado de internaciaj edukaj eventoj kaj bunta eldona agado. Eĉ se ne ĉiuj projektoj de E@I estas pri Esperanto aŭ en Esperanto, tamen Esperanto ja ludas neanstataŭigeblan parton ene de la organizo. Ĝi estis ĉe ĝia plena komenco kaj ĝi daŭre akompanas la organizon ĉiupaŝe, ĉar ĝi estas sola komuna laborlingvo de la organizo. Kion ĉion la organizo sukcesis fari dum sia mallonga, nur 15-jara, tamen ege fruktodona historio? Kaj kia estonto atendas la organizon dum sekvaj 15 (aŭ 150?) jaroj? Pri tio kaj io plia rakontos dum ĉi tiu prelego rekte la kunordiganto de E@I, Peter Baláž (Petro). Peter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005). Prezidanto de SKEF (de 2016). Li estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj diversforme aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio. Pasia pri meditado, esploro de homa konscio, kuirado, metala muziko, scienc-fikciaj filmoj kaj libera edukado. | |
97 | 19 | lundo | 12:00:00 | 13:25:00 | 01:25:00 | Klerige: La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko - ĝia katalogo, arkivaĵoj kaj diĝitaj dokumentoj | Bernhard Tuider | La Esperantomuzeo – fondita en 1927 kiel "Internacia Esperanto-Muzeo" – fariĝis en sia pli ol naŭdekjara laboro la mondskale plej ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas dokumentojn kaj arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko. La prelego donas superrigardon pri la historio, havaĵoj kaj celoj de la Esperantomuzeo. En la fokuso estas la prezentado de la katalogo, diversaj arkivaĵoj (antaŭlasaĵoj, postlasaĵoj kaj arkivoj de asocioj, eldonejoj kaj revuoj) kaj diĝitaj dokumentoj, kiuj estas libere spekteblaj sur nia retpaĝo. | |
98 | 19 | lundo | 12:30:00 | 12:55:00 | 00:25:00 | (Scienca Kafejo) Vivmalsano: plurfaceta manifestiĝo kun longa historio | Sara Spanò | Skiza historia trarigardo pri la metamorfozoj de melankolio tra la epokoj. | |
99 | 19 | lundo | 13:00:00 | 13:25:00 | 00:25:00 | (Scienca Kafejo) Kina teorio kaj Esperanto en debatoj ekde la 50-aj jaroj | Alessandra Madella | Esperanto havis sian “oran momenton” en kinarta teorio kiam Vachel Lindsay nomis “kinarta Esperanto” la intertekstajn rilatojn de silentaj filmoj en la unua usona libro pri filma teorio (1915). Tamen la rilatoj inter esperanto kaj filma teorio daŭris eĉ post la fino de silenta filmo, foje pli negative kaj foje pli pozitive, sed ĉiam nutrante debatojn, kiuj siavice trovis eĥojn en la produktado de filmoj. Mia prelego celas rekonstrui la retorikan situacion de tiuj debatoj kaj la rilatojn inter esperanto kaj la homoj, kiuj partoprenis en ili ekde la 50aj jaroj, tiel montrante al esperantistaj artistoj nekonatan engaĝeblan pasintecon. | |
100 | 19 | lundo | 13:00:00 | 14:25:00 | 01:25:00 | Klerige: Kiel verki por Vikipedio? | Yves Nevelsteen | Kial plu estas tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis! Kial ne estas artikolo pri s-ro X aŭ evento Y? Ĉar vi ne aldonis informojn! Vikipedio estas malfermita enciklopedio, kaj ĝia amplekso kaj enhava kvalito dependas de ni ĉiuj kune. Sed kiel praktike verki por Vikipedio? Yves klarigos kaj donos ekzemplojn kaj rekomendojn. Ne timu erari, facile eblas malfari kontribuojn al Vikipedio. Tre indas provi! |