Vinilkosmo

Vinilkosmo, 2 Bis Chemin du Canal du Midi, FR-31450 Donneville, Francio http://www.vinilkosmo.com (diskoservo) http://www.vinilkosmo-mp3.com (elsxutservo : mp3, ogg, video) vinilkosmo@gmail.com
* Required

Promeskampanjo de Vinilkosmo

Vinilkosmo esploras pli aktivan, partoprenigan kaj sukcesan manieron por produkti kaj eldoni novajn diskojn de Esperanto-artistoj, kaj invitas la muzikŝatantojn rekte helpi por decidi kiujn diskoprojektojn estu produktitaj kaj eldonitaj. Pro tio Vinilkosmo decidis lanĉi ĉi tiun « Promes-kampanjon » en kiu estas prezentintaj diversaj eldonprojektoj kaj por kiuj homoj faru aĉetpromeson por povi ilin eldoni. Estos eldonitaj sur KD-oj nur la projektoj, kiuj ricevos la sufiĉan kvanton da aĉetpromesoj por kovri la produkto- kaj eldonkostojn. Se minimuma kvanto ne estos atingita la KD ne eldoniĝos, sed estos esplorita ĉu tamen sufiĉos por produkti la albumon nur por elŝutado en la VK-elŝutejoj. Kompreneble se ne kolektiĝos sufiĉaj promesoj la projektoj ne aperos; tio dependos de vi kaj viaj deziroj. Vi trovos ĉi sube dokumenton por mendi la albumojn ĉu fizike (KD) ĉu elŝute laŭ formatoj mp3, ogg kaj flac. Sufiĉos indiki kion vi deziras precize elektante kiujn diskojn vi ŝatus ke estu eldonitaj. Povas esti ke pliaj proponoj de aliaj artistoj alvenos intertempe tiam ni aperigos apartajn informojn kaj eventuale aldonon al la promeskampanjo. Ni antaŭdankas vin pro via aktiva partopreno kaj subteno en la muzika eldonado. Plej muzike salutas Flo ! Nome de la Vinilkosmo teamo


Formato dezirata




Ĝisdataj informoj

1)- La albumo de Patric, "Okcitanio" jam aperis, do pro tio bonvolu ne plu antaŭmendi ĝin ĉi tie sed rekte mendi la KDon ĉe www.vinilkosmo.com aŭ elŝute ĉe www.vinilkosmo-mp3.com 2)- Plurlingva klarigo pri la "Promeskampanjo" aperas en la blogo http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/414696 kaj "statistikoj" pri la stato de la Promeskampanjo estas ĝisdatigitaj ĉiumonate ĉe http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/444263 3)- Pri la evoluo de la "baRok'-Projekto" (esperanto-metalo el Brazilo) vizitu la paĝon http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/444263 4)- La dua albumo de la Promeskampanjo "Regestilo" de Jonny M (regeo) aperis la 20an de junio 2013, pro tio bonvolu ne plu antaŭmendi ĝin ĉi tie sed rekte mendi la KDon ĉe www.vinilkosmo.com aŭ elŝute ĉe www.vinilkosmo-mp3.com 5- La 3a albumo kaj de la promeskampanjo kaj de la bando La Perdita Generacio, "Ĉiamen plu" aperis la 1an de julio 2013, pro tio bonvolu ne plu antaŭmendi ĝin ĉi tie sed rekte mendi la KDon ĉe www.vinilkosmo.com aŭ elŝute ĉe www.vinilkosmo-mp3.com 6- Laborpreparoj por la albumo de Platano jam ekis kaj por antaŭanonci tion Platano memeldonis liberstilan albumeton disponebal en rete, legu pri tio ĉe : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/451771 7-SUPERNOVA el Brazilo ekis la registradon de la dua albumo de la bando kaj ni povus esperi ĝian aperon por la jarfino. por tion anonci ili disponigas novan muzikon de la pariza kantisto aranĝita laŭ pezroka stilo.. pliaj informoj ĉe http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/edit/517521 8- Kapriol'! aldoniĝis per projekto de sia dua esperanto-albumo al la promeskampanjo.

Never submit passwords through Google Forms.