[EO] Ni ĝojas ke vi volas partopreni la unuan indonezian E-kongreson. Ni esperas precipe bonvenigi multajn indonezianojn. Bonvenas ankaŭ partoprenantoj el apudaj landoj, kiuj ne jam havas organizitan E-movadon kaj volas lerni kaj trovi samideanojn el la propra aŭ el apudaj landoj. Se vi venas de pli for, bv. konscii ke la fokuso de la kongreso estas instruado de E-o kaj fondo de landa asocio kaj ke krom la kutimaj artaj aranĝoj okazos pluraj kunsidoj, lecionoj, ekzamenoj ktp, kiuj eble ne interesos vin. Se vi volas helpi pri tio (ni bezonas minimume unu plian instruanton kaj ekzamenanton) ni tre ĝojos!
Bv. antaŭ ol plenigi la formularon, legi atente la klarigojn pri la kongreso, kaj specife pri la kotizo, la ekzamenoj, la ekskursoj, ... en nia retejo (
https://sites.google.com/site/iek2013bogor/).
[ID] Kami senang Anda ikut serta dalam kongres Esperanto Indonesia yang pertama. Silakan sebelum mengisi formulir, baca dengan seksama penjelasan tentang kongres, dan terutama tentang biaya peserta, ujian, program wisata,... di website kami (
https://sites.google.com/site/iek2013bogor/).