BAZA INFORMO: Ĉi tiu demandaro estas parto de kvalita esploro por verki raporton pri la situacio de Interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj, baza deirpunkta dokumento por la Nitobe-Simpozio kiu okazos tuj post UK 2018 en Lisbono. Ĉi tiu demandaro UNUA havas la celon kolekti informon pri la persona rilato inter laboro (aŭ studo) kaj Esperanto.
INFORMO PRI LA SISTEMO: En ĉi tiu unua demandaro ni kolektas personajn informojn kaj respondojn al 4 DEMANDOJ. Post ricevi la diversajn respondojn proksimume en 1 semajno, ni sendos ilin kune, en dua demandaro, sen la nomo de la kontribuintoj por ke ni ĉiuj kunlernos pri ili kaj demandos ĉu estis iuj ŝanĝoj en via pensmaniero, kaj aldonos novajn demadojn por daŭrigi nian esploradon.
INSTRUKCIOJ POR LA PLENUMO: La formularo enhavas 3 paĝojn. Kiam vi plenumas ĉiujn demanderojn de la paĝo alklaku la grizan butonon kiu montros, laŭ la lingvo aranĝita de Google, la signifon "Sekvanta". En la dua paĝo faru la samon. En la 3a paĝo estas blua butono por "Sendi". Ĉi tiu demandaro UNUA havas la celon kolekti informon pri la persona rilato inter laboro (aŭ studo) kaj Esperanto. Ni konscias pri la diversaj laboroj kaj aliaj okupiĝoj, ke oni povas sperti; ni bedaŭras pro la limigitaj kapabloj de ĉi tiu demandaro por kolekti tiun diversecon. En venontaj demandaroj ni demandos pri via libertempo aŭ ne-labora agado kaj Esperanto.
KIU POVAS PARTOPRENI: Ĉiuj homoj estas invitataj.
PLIAJ INFORMOJ en
https://kunagade.org aŭ per
raporto@kunagade.org (Juan Diego DÍAZ-BAUTISTA)