Jen bona novaĵo! KER-ekzamenojn eblas nun trapasi RETE! La sesioj okazos en junio kaj julio.
Se vi loĝas en Britujo, EAB pretas rehavigi al vi la kostojn de la ekzameno, se vi sukcese trapasos ĝin.
Kion fari?
1) Informiĝu pri la ekzamenoj (specoj, datoj, kostoj):
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj2) Plenigu tiun ĉi formularon, kio sciigos al ni vian intencon trapasi la ekzamenon. Ni poste kontaktos vin por konfirmi, ke ni akceptis viajn informojn kaj konsentas repagi al vi la kostojn, se vi sukcese trapasos.
3) Registriĝu por la ekzameno. (Tion vi aranĝos sendepende, ne per EAB. Ligiloj al aliĝiloj troviĝas ĉe
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj)
4) Post kiam ni estos ricevintaj konfirmon pri via sukceso, ni kontaktos vin por aranĝi repagon.