Adreso de la loĝloko: Vyšší odborná škola a Střední zemědělská škola, Mendelova 131, 256 01 Benešov.
Nia loĝloko kaj kongresejo estas 700 metroj de stacidomo:
https://mapy.cz/s/2H031 Nia akceptejo funkcios ekde 16:00 vendrede. Dormoĉambroj kun 2-3 litoj kaj, se petataj, ĝis 4-litoj maksimume, kun komunaj lavejo kaj necesejo surkoridore. Je dispono eta kuirejo kun boligkruĉo, kuirplato, fridujo kaj mikroonda kuirilo, sed sen ajna vazaro. Čambroj, manĝejo kaj konferencejo estas sur la teretaĝo. Entute 70 litoj. Kiam nombro de loĝigpetoj superos 70, tiam ĉambroj por "junularo" povas esti sur la dua loko ĉ. 800 m de la kongresejo kun aliaj 24 litoj. Ni devas liberigi dormoĉambrojn ĝis 14:00 dimanĉe.