La 3-a Monda Verk-Monato (MoVeMo 3 🖊️💪)
Saluton karaj!

Bonvenon al la plej mojosa literatura defio de Esperantujo! Tio estas MoVeMo 🖊️💪, jam la tria eldono, kaj tio signifas, ke eble vi revenas, eble vi estas tutnova al la defio. Ĉiukaze bonvenon, kaj sciu, ke vi pretas por partopreni tiun ĉi defion!

Vi dum tridek tagoj dediĉos vin al kreado en Esperanto. Tio povas esti verkado, legado, tradukado aŭ ajna alia arta defio, kion vi elektas por vi mem. Kiel ajn eta: kiel 3 minutoj da legado en Esperanto al kiom ajn granda: verkado de romano en monato. Vi sentos vin mejlojn for de via literatura kapablo hodiaŭ!

🖊️ Kion vi deziras fari kadre de MoVeMo?

Ĉu verki mikronovelojn? Ĉu legi ĉiu tage unu paĝon de Esperanta libro post vekiĝo? Ĉu traduki novelon de via plej ŝatata aŭtoro? Kiel kaj kion vi kreas en tiu ĉi monato en Esperanto dependas nur de vi!

🖊️ Kiel funkcias MoVeMo?

Plenigu la aliĝilon kaj poste venu al nia telegramo-grupo aŭ/kaj al niaj semajnfinaj kunvenoj en Zoom.

Ni atendas vin en la Telegramo-grupo: https://t.me/triamovemo

Kaj ĉiu semajnfine dum novembro ni renkontiĝas en la Zoom-ĉambro de Bobelarto por pridiskuti la sukcesojn kaj defiojn de la monato.

La defio troviĝas ankaŭ en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/triamovemo

Ek al la verkado!
Stela 💪

*Tiu ĉi formularo estas ĉefe por plenigi por vi mem. En la komunumo de Bobelarto ni povas helpi vin multe pli bone atingi viajn celojn dum la defio, se ni scias kion vi planas fari.

Vi ricevos kopion de viaj respondoj. Ni sendos al vi rememorigilon antaŭ la komenco de la defio.

Per plenigado de la formularo vi konsentas ricevi novaĵojn, senpagajn PDF-ojn, inspiron pri kaj por verki de Bobelarto. La retleteron vi iam ajn povas malaboni, se ne plaĉas al vi ricevi ilin.
Sign in to Google to save your progress. Learn more
Email *
Kio estas via karesnomo?
Kie vi loĝas? Kio estas via UTC-horzono? *
UTC+0 estas Britio dum la vintro. Ni petas la horzonon por pripensi kiam estas bone kunveni dum la semajnfino. Kutime sabate ĉ. 12:00 UTC, dimanĉe ĉ. 19:00 UTC ni kunvenas. Tio ŝanĝiĝas laŭ la respondoj.
Kion vi elektas kiel via defio dum MoVemo? *
Vi povas elekti plurajn. Kutime ni konsilas al vi fokusiĝi pri ununura projekto.
Required
Priskribu iomete pli detale kiel vi imagas vian MoVeMo-defion.
Se vi verkos, kion vi planas verki? Se vi legos, kion vi planas legi? Se vi tradukos, kion vi planas traduki?
Kiam vi planas fari vian defion dum la tago? *
Vi povas elekti plurajn. Kutime ni konsilas al vi fokusiĝi pri unu parto de la tago, elekti unu tempon kiam vi dediĉas vin al la defio. Esceptoj kompreneble ĉiam ekzistas.
Required
Ĉu deziras partopreni dum la monato en la telegramo-grupo de la defio?
Jen la ligilo al la grupo: https://t.me/triamovemo
Clear selection
Ĉu vi planas partopreni la semajnfinajn kunvenojn de MoVeMo en la Zoom-ĉambro de Bobelarto?
Clear selection
A copy of your responses will be emailed to the address you provided.
Submit
Clear form
Never submit passwords through Google Forms.
reCAPTCHA
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service - Privacy Policy