La prezo inkluzivas: dunoktan tranoktadon en 4-persona ĉambro en la gastejo en Druskininkai kaj aŭto-vojaĝojn inter la urboj
Marijampolė kaj Druskininkai. La prezo ne inkluzivas pagendajn vidindaĵojn – tiujn la partoprenantoj pagos mem surloke.
Kategorio A: (TEJO-aĝo): 40 eŭroj
Kategorio B: (super TEJO-aĝo)
: 50 eŭroj
Se vi intencas partopreni nur parton de la programo, bonvolu priskribi vian situacion en la sekcio de komentoj sube, ni kontaktos vin individue por interkonsenti vian programkotizon.
Plenigante la aliĝilon vi konsentas, ke la organizantoj de la renkontiĝo traktos ilin por la celoj de la evento. Viajn datumojn mastrumas Pola Esperanto-Junularo, kun sidejo ĉe strato Mikołaja Kopernika 36/40, 00-924 Varsovio (Warszawa), Pollando. Kontakto al la administranto: pej@junularo.pl