FEJ - Kandidatiĝo por trejnistoj
TEJO serĉas trejnistojn por projekto Florigu Egalecoj Inter Junuloj (IJK 2018)


#Kie kaj kiam? Dum IJK en Badahozo, 4.08.2018 ĝis 11.08.2018

#Kio? Temo de la trejnado estas EGALECO kaj per tio ni komprenas inter alie: pluraneco, stereotipoj, kontraŭ-diskriminacia agado, alirebleco kaj pluraj aliaj subtemoj. La temo estas vasta kaj trejnistoj havos multe da libereco por decidi kune kiujn konkretajn temojn ili enmetos en trejnad-programo. Vi estas bonvena proponi temojn, kiuj laŭ vi estas gravaj kaj devus troviĝi en la programo.


#Kiun ni serĉas?

Trejnistojn kun dokuementita trejnista eduko, prepariĝo kaj sperto. Ni serĉas homojn kun diversaj scioj kaj spertoj pr la temo, kiuj povos krei kune bonan teamon. Ni volas, ke la trejnista teamo konsistu de homoj, kiuj entusiasmas pri la projekto kaj pretas 100 % engaĝiĝi.

Teamo de trejnistoj havos 3-5 homoj. La trejnado daŭros 30 horoj- 6 horoj tage. Grupo de trejnatoj havos 12 – 16 homoj.

# Kondiĉoj? Ni kovras vojaĝkostojn, surlokajn kostojn ( programkotizo, manĝo, lito) + honorario (minimume 6 eŭrojn, maksimume 12 eŭrojn po horo de surloka laboro)

# Viaj taskoj? 1. Antaŭpreparadoj – retkunsidoj kun aliaj trejnistoj kaj preparado surloke

2. Surloka liverado de trejnado kaj prizorgado de trejnatoj.

3. Posttrejnadaj taskoj: sendi postulatajn dokumentojn, resumi trejnadon kaj sendi retrokuplojn

*Se vi estas komencanta trejnisto, tamen la temo estas interesa kaj konata por vi, ne hezitu kandidatiĝi.

*Ni favoros homoj, kiuj povas ĉeesti trejnadon ekde komenco ĝis fino.

Limdato por kandidatiĝi: 10.05.2018

Via nomo
Your answer
Via retadreso
Your answer
Ĉu vi povos partopreni tutan IJK-n? Se ne, kiom da tagoj vi povos ĉeesti?
Your answer
Ĉu vi povos veni 1 tagon pli frue kaj foriri 1 tagon pli poste, se tio necesos?
Your answer
Kial vi volas trejni dum la projekto?
Your answer
Kial nia movado bezonas trejnadon pri egaleco?
Your answer
Kiel vi imagas tiun trejnadon? Priskribu en kelkaj frazoj, kio estus grava por vi.
Your answer
Kian scion pri la temo vi havas?
Your answer
Pri kiuj specife temoj vi volus trejni? ( Vi povas libere proponi kion ajn vi volas, kio estas ligita al la temo)
Your answer
Kian trejnistan edukon vi havas? Ĉu vi povas konfirmi ĝin per dokumento? *
Your answer
Kiom da sperto kiel trejnisto vi havas?
Your answer
Aliaj rimarkoj:
Your answer
Submit
Never submit passwords through Google Forms.
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service - Additional Terms