La Komisiono pri Edukado, Scienco, kaj Kulturo (ESK) de TEJO fiere prezentas sian novan konkurson
KonSciU: Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj, kiu okazos la 28an de novembro 2024 (ĵaŭdo) kadre de
Virtuala Kongreso.
KonSciU estas malfermita al ĉiuj junaj sciencistoj, esploristoj, kaj studentoj, ekde la bakalaŭra ĝis la (post)doktora nivelo, kiuj estas individuaj membroj de TEJO. Fiere prezentu vian esploron, montru viajn kreemon kaj komunikajn lertojn, kaj gajnu premiojn!
Kiuj estas la kondiĉoj por partopreni en la Konkurso?
- Esti individua membro de TEJO kaj esti aliĝinta al 5a Virtuala Kongreso;
- Aliĝi plenigante ĉi tiun formularon ĝis la 25a de novembro 2024 (lundo); kaj
- Prezenti esploron aŭ analizon, kiun vi mem realigis aŭ publikigis.
Ne necesas esti profesia sciencisto aŭ esploristo. Se vi estas studento aŭ laboristo sed fakas aŭ ŝatas esplori pri iu specifa fako, ne hezitu aliĝi kaj prezenti vian esploron!
Kion mi devas fari?
- Prepari mallongan (3-minutan) prezenton pri via esploro aŭ analizo: plej gravos la voĉa komunikstilo, sed ni ankaŭ rekomendas, ke vi preparu videblan prezentaĵon por akompani vian paroladon.
- Prezenti vian esploron aŭ analizon la 28an de novembro je 13 UTC.
Se vi havas demandon, kontaktu retpoŝte unu el la kunordigantoj de KonSciU, t.e. Michael Vrazitulis (michael.vrazitulis[ĉe]tejo.org) aŭ Snehaja Venkatesh (snehaja.esp[ĉe]tejo.org).
La konkurso estas organizata kunlabore kun:
Se vi pretas aliĝi, daŭrigu ĉi-sube.