Junulara Movada Foiro (JMF)
La Junulara Movada Foiro (JMF), la plej granda kuniĝo kaj elmontro de junularaj esperantistaj movadoj tutmonde, okazos unuafoje kun la reveno de la ĉeesta Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2022!

La JMF okazos lundon la 22an de aŭgusto ekde 16:00 ĝis 18:00 CEST. Partoprenantaj organizoj havos dum du horoj la ŝancon informi pri si mem kaj sia agado, varbi novajn membrojn kaj kunlaborantojn surloke, aŭ disdoni aŭ vendi siajn publikaĵojn kaj varojn! Komisionoj kaj interesgrupoj de TEJO ankaŭ ĉeestos.

La JMF estas ĉefe por landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO kaj ili ricevas prioritaton rilate spacon en la foiro. Tamen, ankaŭ aliaj kunlaborantaj lokaj kaj internaciaj E-organizoj kaj eksteraj neesperantistaj organizoj rajtas kandidatiĝi por ricevi tablojn. Ĉiuj organizoj kiuj ŝatus partopreni devas plenigi la aliĝilon ĉi-sube por peti JMF-tablon.

Dum ni provizos vin per tablo kaj eventuale elektro (laŭpete) dum la JMF, vi mem devas respondeci pri la alportado kaj prizorgado de viaj materialoj. En esceptaj kazoj ni povas printi, pruntedoni, aŭ aĉeti materialojn por vi se vi informas nin ĝis la 19a de aŭgusto 2022.

La JMF-on organizas la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado (LFA) de TEJO kunlabore kun la Kongresa Komisiono de la IJK. Por pliaj detaloj, kontaktu Albert per Telegramo (@astgarrido) aŭ lfa@tejo.org.

Limdato: la 6a de aŭgusto 2022 (sabato) aŭ ĝis ĉiuj lokoj pleniĝas.
Sign in to Google to save your progress. Learn more
Email *
Next
Clear form
Never submit passwords through Google Forms.
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service - Privacy Policy