FEJ - Kandidatiĝo por partoprenantoj
Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ) serĉas partoprenantoj por trejnado dum IJK 2018.

#Kie kaj kiam?
Dum IJK en Badahozo, 4.08.2018 ĝis 11.08.2018

#Kio?
Dum la Internacia Junulara Kongres en okcidenta Hispanio, kadre de Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), okazos trejnado pri egaleco.
En Esperantujo, same kiel en la socio, homoj spertas malegalecon surbaze de siaj diversaj ecoj kaj identecoj. La celo de ĉi tiu trejnado estos malfermi la temon, detale pridiskuti ĝin, kaj edukiĝi por ekhavi spertojn kaj strategiojn per kiuj ni povas labori por elradikigi la ekzistantajn malegalecojn. Ĉi tiu trejnado fokusiĝos pri genra (mal)egaleco, sed traktos ĝin kiel nedisigeble interligita kun aliaj faktoroj, kaj en diversaj kuntekstoj.

Konkretaj temoj pri kiuj vi lernos dum la trejnado estas:
Genra egaleco, kontraŭ diskriminacio, handikapuloj en nia movado, neperforta/egala komunikado, stereotipoj, egalrajtaj organizoj, antaŭĵudoj pri genro kaj sekso, Pluraneco, Labormalegaleco
(la listo de temoj estas provizora kaj kelkaj eroj povas ŝanĝiĝi)

#Kiun ni serĉas?
Ni serĉas partoprenantojn, kiuj estos diligentaj kaj laboremaj pri siaj roloj. Fine de la trejnado vi ricevos diplomon, kaj ni esperas, ke vi ekagos jam dum via venonta Esperanto-aranĝo.

# Kondiĉoj?
Post partopreno al la plena trejnado vi ricevos repagon de IJK-kotizo (tranoktado en plurlita ĉambro, ĉiuj manĝoj, sen ekskursoj) kaj vojaĝkostojn.
Via devas loĝi en kaj vojaĝi el Britio, Germanio, Slovakio, Italio, Hispanio aŭ Nederlando kiuj estas la projektpartneraj landoj subvencionitaj de Erasmus+.

Limdato por kandidatiĝi: 28.06.2018

Via plena nomo *
Your answer
Via retadreso *
Your answer
Via loĝlando *
Your answer
Via elvenlando (se alia)
Your answer
Via motivado por partopreni *
Your answer
Utilaj spertoj pri la temoj de la trejnado
Your answer
Specialajn bezonojn (por mensosanaj aferoj/fizikaj)
Your answer
Submit
Never submit passwords through Google Forms.
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service