Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Aliĝilo 2017 Kroměříž

Plendojn pri malbona funkciado de la formularo bonvolu sendi al vratislav.hirs@esperanto.cz

Tute ĝustan funkciadon vi povas atendi nur uzante la lastan aŭ antaŭlastan version de kroziloj Chrome aŭ Internet Explorer.

La formularo bedaŭrinde ne kapablas sumigi tuj. Sed tuj post forsendi la formularon vi ricevos konfirmmesaĝon kun listo de vi elektitaj disponeblaj servoj en vian retpoŝtkeston - por kontroli.
 
Se io devas esti pli poste korektita aŭ ŝanĝita, vi povas per ligilo trovebla ene de la konfirmmesaĝo facile ĝisdatigi kion vi bezonas.
Alia versio de la aliĝilo (en la Ĉeĥa) elŝuteblas sube de la paĝo ĉe
http://www.esperanto.cz/cs/akce/konference-ceskeho-esperantskeho-svazu-892.html

    La aranĝo okazos en Kroměříž 2017-10-13/15 (vendredo - dimanĉo). Atentigo por eksterlandaj aliĝontoj: ĈEA pro teknikaj kaj financaj kialoj ne povas aranĝi invitleterojn. Plej freŝajn informojn vi trovos (en la Ĉeĥa) ĉe: http://www.esperanto.cz/cs/akce/konference-ceskeho-esperantskeho-svazu-892.html kaj (en Esperanto) ĉe: http://www.esperanto.cz/eo/akce/konferenco-de-e-a-esperanto-asocio-893.html

    Loĝado

    Adreso de la loĝloko: Arcibiskupské gymnázium v Kroměříži, Pilařova 3, Kroměříž 767 01. Nia loĝloko kaj kongresejo estas 1200 metroj de stacidomo: https://mapy.cz/s/1Nd5R Nia akceptejo funkcios ekde 16:00 vendrede. Dormoĉambroj kun 2-3 litoj kaj, se petataj, ĝis 4-litoj maksimume, kun komunaj lavejo kaj necesejo surkoridore. Čambroj, manĝejo kaj konferencejo estas sur la unua etaĝo. Kaj ĉambroj por "junularo" povas esti sur la dua. Ni devas liberigi dormoĉambrojn ĝis 14:00 dimanĉe.

    Manĝospeco (Ĉu vegetarano?)

    Se vi mendos manĝon, ni ne povas, bedaŭrinde, aranĝi vegetaranan pladon.