· BAZA INFORMO: Ĉi tiu demandaro estas parto de kvalita esploro pri la situacio de Esperanto kaj Interlingvistiko en universitatoj tutmonde. Rezultanta raporto estos baza deirpunkta dokumento por la Nitobe-Simpozio kiu okazos tuj post UK 2018 en Lisbono. Nia vidpunkto estas konsideri la universitatan mondon kaj ĝian rilaton kun la ekosistemo kiu ĉirkaŭas ĝin (fakaj asocioj, e-movado, e-kursoj en aliaj organizoj, revuoj, eventoj, ktp).
· CELO DE ĈI TIU DEMANDARO: Kolekti informon pri la diversaj kursoj en kiuj Esperanto kaj/aŭ Interlingvistiko estas instruataj dum la lastaj jaroj kaj la nuna jaro 2018, kaj kolekti informojn/varbadojn en la akademia mondo. Por aliaj datumlistoj kiel fakaj revuoj, fakaj asocioj, universitat-rilataj eventoj, teko de finlaboraĵoj kaj aliaj:
http://kunagade.org/datumlistoj/· BV. KONTROLI UNUE ĈU VIA ENSKRIBO JAM ESTAS ENLISTIGITA:
http://kunagade.org/portfolio-item/kursoj-kaj-informaj-agadoj-rilate-al-esperanto/· KIU POVAS PARTOPRENI: Ĉiuj homoj estas invitataj.
· PLIAJ INFORMOJ en
https://kunagade.org aŭ per
raporto@kunagade.org (Juan Diego DÍAZ-BAUTISTA)