Ĉu vi volas trapasi Esperanto-ekzamenon RETE en junio-julio?
La Ekzamenkomisiono de UEA ŝatus scii, kiom granda estas la intereso pri eventuala reta ekzameniĝo en junio kaj komence de julio.
La plenigo de tiu enketilo helpos nin prepariĝi.
Atentu! Por la respondintoj la plenigo de la enketilo ne signifos devon ekzameniĝi, sed donos avantaĝojn se estos tro da aliĝontoj kaj ni ne povos ekzameni ĉiujn.