IKUE-akademio
estas eduka iniciato lanĉita de IKUE kies celo estas profundigi la konon kaj
komprenon de la instruo de la Katolika Eklezio, de la eklezia historio kaj de
la kristana spiriteco. IKUE-akademio proponos prelegojn kaj diskutojn, kiuj
celas serĉi respondojn al aktualaj demandoj en la lumo de la Katolika sociala
doktrino. La programoj estas destinitaj unuavice al IKUE-anoj, sed estos
malfermitaj al ĉiuj kiuj deziras maturigi sian kredon, plivastigi sian
horizonton kaj konscie partopreni en la vivo de la Eklezio. La iniciato celas
kontribui al la tutviva edukado. La programoj estas organizita en cikloj, kiuj
ebligas sisteman kaj laŭpaŝan alproksimiĝon al la traktataj temoj. Ĉiu ciklo
konsistos el serio da prelegoj. Pliaj informoj: ikueakademio@gmail.com.