Vinilkosmo
Vinilkosmo, 2 Bis Chemin du Canal du Midi, FR-31450 Donneville, Francio
http://www.vinilkosmo.com
(diskoservo)
http://www.vinilkosmo-mp3.com
(elsxutservo : mp3, ogg, video)
vinilkosmo@gmail.com
* Required
Promeskampanjo de Vinilkosmo
Vinilkosmo esploras pli aktivan, partoprenigan kaj sukcesan manieron por produkti kaj eldoni novajn diskojn de Esperanto-artistoj, kaj invitas la muzikŝatantojn rekte helpi por decidi kiujn diskoprojektojn estu produktitaj kaj eldonitaj. Pro tio Vinilkosmo decidis lanĉi ĉi tiun « Promes-kampanjon » en kiu estas prezentintaj diversaj eldonprojektoj kaj por kiuj homoj faru aĉetpromeson por povi ilin eldoni. Estos eldonitaj sur KD-oj nur la projektoj, kiuj ricevos la sufiĉan kvanton da aĉetpromesoj por kovri la produkto- kaj eldonkostojn. Se minimuma kvanto ne estos atingita la KD ne eldoniĝos, sed estos esplorita ĉu tamen sufiĉos por produkti la albumon nur por elŝutado en la VK-elŝutejoj. Kompreneble se ne kolektiĝos sufiĉaj promesoj la projektoj ne aperos; tio dependos de vi kaj viaj deziroj. Vi trovos ĉi sube dokumenton por mendi la albumojn ĉu fizike (KD) ĉu elŝute laŭ formatoj mp3, ogg kaj flac. Sufiĉos indiki kion vi deziras precize elektante kiujn diskojn vi ŝatus ke estu eldonitaj. Povas esti ke pliaj proponoj de aliaj artistoj alvenos intertempe tiam ni aperigos apartajn informojn kaj eventuale aldonon al la promeskampanjo. Ni antaŭdankas vin pro via aktiva partopreno kaj subteno en la muzika eldonado. Plej muzike salutas Flo ! Nome de la Vinilkosmo teamo
Mi volas subteni la eldonprojekton planitan de Vinilkosmo por 2012 ĝis 2015 pro tio mi promesas akiri la albumo(j)n de jena(j) artisto(j):
*
Marku la skatoletojn kun la artistoj, kies novan albumon vi deziras antaŭmendi.
La Perdita Generacio - 3a albumo (pop rokfolko) por 2012
Amindaj el Kubo - 2a albumo (tradicia kuba muziko, Salso) por 2013
Ĵak Le Puil - Nova albumo (kanzono) por 2013
JoMo - 4a albumo (poprokfolko) por 2013
Kore - 3a albumo (piano-kanto) 2013 – 2014
Jonny M (regeo) por 2013 – 2014
Platano, de La Pafklik. (hiphopo / repo) por 2014
Martin Wiese -2a albumo (Poproko) por 2014
Dolĉamar - 4a albumo (elektonika poproko) por 2015
Krio de Morto - Nova albumo (industria-elektronik-metalo) por 2013
Supernova - 2a albumo (roko / peza roko / metalo) por 2014
Patric [Patrik] - 1a abumo - okcitanaj kantoj en Esperanto por 2012
Barok' - 1a albumo - Metala muziko en Esperanto
Kapriol'! - 2a esperanto-albumo - Folkmuziko
This is a required question
Elektu vian preferatan formaton
Fizika Albumo [fizika]
MP3 [elŝuta]
OGG [elŝuta]
FLAC [elŝuta senperda]]
Formato dezirata
Please enter one response per row
Kvanto
Se vi volas mendi pli ol unu albumon por donaci aŭ fari komunan mendon, indiku la albumojn kaj la kvanton ĉi tie
This is a required question
Persona nomo, familia nomo, poŝtadreso, retadreso kaj telefono
*
This is a required question
Bonvolu sendi al mi la KD-albumo(j)n tuj post apero kun la fakturo (mi pagos pere de UEA konto, per Paypal, kreditkarto pere de Paypal, per ĉeko [nur por francoj]).
*
Mi promesas mendi kaj subskribas
This is a required question
Ĝisdataj informoj
1)- La albumo de Patric, "Okcitanio" jam aperis, do pro tio bonvolu ne plu antaŭmendi ĝin ĉi tie sed rekte mendi la KDon ĉe
www.vinilkosmo.com
aŭ elŝute ĉe
www.vinilkosmo-mp3.com
2)- Plurlingva klarigo pri la "Promeskampanjo" aperas en la blogo
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/414696
kaj "statistikoj" pri la stato de la Promeskampanjo estas ĝisdatigitaj ĉiumonate ĉe
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/444263
3)- Pri la evoluo de la "baRok'-Projekto" (esperanto-metalo el Brazilo) vizitu la paĝon
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/444263
4)- La dua albumo de la Promeskampanjo "Regestilo" de Jonny M (regeo) aperis la 20an de junio 2013, pro tio bonvolu ne plu antaŭmendi ĝin ĉi tie sed rekte mendi la KDon ĉe
www.vinilkosmo.com
aŭ elŝute ĉe
www.vinilkosmo-mp3.com
5- La 3a albumo kaj de la promeskampanjo kaj de la bando La Perdita Generacio, "Ĉiamen plu" aperis la 1an de julio 2013, pro tio bonvolu ne plu antaŭmendi ĝin ĉi tie sed rekte mendi la KDon ĉe
www.vinilkosmo.com
aŭ elŝute ĉe
www.vinilkosmo-mp3.com
6- Laborpreparoj por la albumo de Platano jam ekis kaj por antaŭanonci tion Platano memeldonis liberstilan albumeton disponebal en rete, legu pri tio ĉe :
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/451771
7-SUPERNOVA el Brazilo ekis la registradon de la dua albumo de la bando kaj ni povus esperi ĝian aperon por la jarfino. por tion anonci ili disponigas novan muzikon de la pariza kantisto aranĝita laŭ pezroka stilo.. pliaj informoj ĉe
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/edit/517521
8- Kapriol'! aldoniĝis per projekto de sia dua esperanto-albumo al la promeskampanjo.
Never submit passwords through Google Forms.