Aliĝilo: Ekzotika Renkontiĝo 2013 (26-28 aprilo)

La tria Ekzotika Renkontiĝo okazos en <b>Berlino de la 26-a ĝis la 28-a de aprilo 2013</b>. Temas pri gustumado de ekstereŭropaj manĝoj kaj elprovado de alilandaj aktivaĵoj. Certe ankaŭ eblos turismumi - ni ja estos en Berlino!

Vegetaranoj kaj veganoj bonvenas. Ĉiuj restoracioj ofertas ankaŭ bonegajn vegetarajn kaj veganajn opciojn.

    This is a required question

    Mallonga Tagoplano

    Skribu al Anja Eisemann ( anjaeisemann ĈE gmail.com ) se vi havas demandojn. VENDREDE: alvenu laŭplaĉe ekde la 16a. En la bazejo, kie povas loĝi eksterberlinaj partoprenantoj ( http://www.oh-berlin.com/de/ferienwohnungen-berlin/ref_9446/ ), haveblos memkuirita multnacia vespermanĝo ekde la 19a kaj eĉ restos manĝaĵoj por malpli fruaj alvenantoj. Poste ĝuu teon en gufujeca etoso, nur babilu aŭ ludu tabulludojn. Via programkotizo pagas por ĉiuj senalkoholaj trinkaĵoj en la bazejo dum la tuta semajnfino. SABATE: ni matenmanĝos en la bazejo. Eblos ekskursi al rokega grimpado (bouldering), la aliaj aŭ turismumos aŭ simple umos en la ejo ĝis tagmanĝo. Kiel tagmanĝo vi povas elekti aŭ israelan aŭ meksikan restoracion. Poste ni vizitos la Ĝardenojn de la Mondo. Vespermanĝo estos en tibeta restoracio. Vespere eblos aŭ iri al aŭtentike ĉina karaokejo (tamen sen esperantlingvaj kantoj) aŭ ĝui komunan babiladon en la bazejo. DIMANĈE: ni proponas patkukojn en la bazejo kiel matenmanĝo. Poste Judith rakontos kaj montros fotojn de sia pasintmonata vojaĝo al Ĉinio. Eblos tagmanĝi en ajurveda-barata bufeda restoracio aŭ mem kuiri tagmanĝon en kuirarta kurso (plej verŝajne tajlanda). Posttagmeze Anja eble gvidos ekskurson al forlasita spionejo en Teufelsberg, kiu nun estas anarkiista renkontiĝejo. Partoprenantoj povas hejmvojaĝi ekde posttagmezo. Por tiuj, kiuj daŭre restos, eblos vespermanĝi kune (sirie aŭ vjetname, ni decidos surloke) kaj ludi Wii aŭ tabulludojn.

    Kotizo

    La programa kotizo, kiu pagos por la uzado de la bazejo, por la senpagaj nealkoholaj trinkaĵoj kaj manĝoj tie, estas 16 €. Aldone kalkulu ke manĝo en restoracio kostos po ĉ. 8 € plus trinkaĵoj (berlinaj restoracioj malmultekostas) kaj publika transporto estos 5-10 € entute. Se vi deziras loĝi en la bazejo, lito kostos nur 25 € nokte - eĉ nur 20 € se ni sukcesas plenumi ĉiujn litojn. Eblas du tranoktoj: vendrede kaj sabate. Se vi havas propran tranokteblecon aŭ preferas mem serĉi ion, tio ankaŭ eblas. Nur atentu ke distancoj en Berlino tre grandas kaj vi verŝajne ne volos loĝi tro for de la ejo por ĝui la komunan tempon. Ni ĝojegus bonvenigi vin en Berlino por tiu ĉi neordinara renkontiĝo. Ni promesas neforgeseblajn tagojn ĉi tie.

    Aliĝu tuj!

    La plej bonaj tranokteblecoj malmultas.
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question

    Programo

    Ne ĉiuj interesiĝos pri ĉio, do kelkaj aktivaĵoj estas krompagendaj.
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question
    This is a required question