Request edit access
Aliĝilo al ekskursoj dum JES 2018
Ĉi tie vi povas aliĝi al la ekskursoj dum JES 2018 en Storkow, Germanio. Detalajn informojn kaj priskribojn trovu ĉi tie: http://jes.pej.pl/eo/ekskursoj/
Bedaŭrinde jam finiĝis lokoj por la ekskurso al Frankfurto ĉe Odro. Bv. skribi komenton en tiu ĉi aliĝilo, se vi volas esti en la atendolisto. Se la loko liberiĝos, ni kontaktos vin.
Email address *
Via plena nomo *
Your answer
Ĉu vi volas partopreni la duontagan ekskurson al la varmbanejo Saarow-Therme la 30-an de decembro kontraŭ €17,5? *
La 30-an de decembro posttagmeze okazas ekskurso al la trankvila varmbanejo Saarow-Therme. La temperaturo de la akvo estas 35°C kaj ĝi enhavas 3% de salo. Ekzistas enaj kaj eksteraj naĝbasenoj. Ankaŭ alogas speciala lumigita baseno kun muziko. La prezo por transporto per buseto kaj la kotizo por enriri la banejon estas 17,50€. Se vi ankaŭ volas uzi la saŭnon de la banejo, vi devas krompagi 10€ forlasante la banejon. Kaj se vi volas kombini la viziton de la banejo kun promenado, vi povas tien piediri (proks. du horoj) antaŭ la komenco kaj post kiam vi ripozis, ni transportos vin reen al la JES-ejo.
Ĉu vi volas partopreni la tuttagan ekskurson "Tra la malnova Berlino" la 2-a de januaro kontraŭ €8? *
Ĉu vi volas esplori Berlinon? "Tra la malnova Berlino" estas rondo gvidata de Berlina Esperantisto Fritz Wollenberg, en kiu ni ekscios pli pri la (surprizo!) malnova Berlino kaj ankaŭ pri kelkaj lokoj kiuj havas rilaton kun Esperanto. Aliĝu kaj esploru Berlinon kun ni!
Ĉu vi volas partopreni mem organizitan ekskurson al Berlino la 2-an de januaro (sen ĉiĉeronado)? *
Ĉu vi havas ian propran preferon, kion vi ŝatus vidi en Berlino? Jen via ŝanco pasigi tutan tagon en la vintra Berlino kaj vidi ĉion kion vi volas laŭ via plaĉo. Vi povas vojaĝi grupe kun Berlin-Brandenburg-bileto (29€ por maksimume 5 homoj) la tutan tagon, sed ne maltrafu la lastan trajnon al Storkow! Atentu ke vi mem planas la ekskurson, la organizantoj nur afiŝos la liston de partoprenantoj por plifaciligi vian vojaĝon. Pli da informoj trovu ĉe http://jes.pej.pl/eo/ekskursoj/
Rimarko aŭ demando al la organizantoj
Your answer
A copy of your responses will be emailed to the address you provided.
Submit
Never submit passwords through Google Forms.
reCAPTCHA
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service