Ni ĝojas ke vi pretas helpi en organizado de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos en Slovakio unuan fojon en historio. Ni bezonos multajn manojn por helpi pri ĝia okazigo kaj ni ĝojas ke vi pretas oferti la viajn :) Bezonatas helpo antaŭ, dum kaj post la kongreso. Ni bonvenigas ĉiujn helpantojn kaj se ĉiu dediĉos 1-2 horojn dum la tuta kongreso por helpi, tiam ni devus sukcesi kun ĉio:)
Por bone dividi la taskojn kaj helpantojn ni petas vin plenigi tiun ĉi demandaron/aliĝilon. Ni certas ke vi trovos iun taskon por kio vi plej taŭgus/emus helpi. Fine troviĝas ankaŭ loko kie vi povas skribi rimarkojn/komentojn.
Ĉirkaŭ aprilo-majo 2016 ni kontaktos ĉiujn por interkonsenti pri datoj/horoj de via surloka helpo.
Kaj ne forgesu aliĝi al la kongreso! Ĝis la fino de decembro daŭras unua aliĝperiodo. Aliĝu ĉe:
http://uea.org/kongresoj/alighilo. Se la kongreso fine estos profita ni dissendos rabatojn al la helpintoj.