Request edit access
LA 9-A AZIA-OCEANIA KONGRESO DE ESPERANTO
TEMO: ESPERANTO KAJ KULTURA DIVERSECO DE AZIO KAJ OCEANIO

Da Nang situas en la centra parto de Vjetnamio, 764 km de Hanojo kaj 964 km de la urbo Ho Chi Minh. Ĝi kuŝas en la norda-suda transporto-akso de ter- rel - mar- kaj aer-vojoj.
Da Nang havas multe da belaj vidindaĵoj. Alvenante la urbon, vi havas ŝancon admiri la naturajn mirindaĵojn en la Altebenaĵo Ba Na, esplori ĝangalon en Duoninsulo Son Tra, ĝui pejzaĝon de la Marmoraj Montoj, viziti Intermonton Hai Van, preĝi al la plej alta statuo de Bodisatvo en Vjetnamio (67 metrojn alta) en la pagodo Linh Ung, kaj viziti Muzeon de Cham-skulptaĵoj kie konservas kaj ekspozicias la antikvajn statuojn de Cham-kulturo.
De Da Nang, vi povas oportune iri al kvar famaj mondaj heredaĵoj, inkluzive de la nacia parko Phong Nha-Ke Bang, Citadelo Hue, la malnova urbo Hoi An, kaj Sanktejo My Son Cham. 

Vetero en Danang
En Aprilo, la loka vetero estas milda. Averaĝe temperaturo estas 26 celsiaj gradoj, humideco 81. La meznombra pluvokvanto estas 26 milimetroj.

Kongresejo (ankaŭ alia konsiderata)
Hotelo Royal Lotus
Adreso: 120, Nguyễn Văn Thoại, Đà Nẵng
http://www.royallotushoteldanang.com/

Alveno al la kongresejo
* De la internacia flughaveno Danang:
prenu flughavenan taksion dum 10 minutoj (ĉ €4)
* De la grandaj urboj en Vjetnamio al Danang:
1e: Prenu buson, mendu bileton ĉe: https://vexere.com
2e: Prenu trajnon: https://dsvn.vn/#/

Loka Kongresa Komitato (LKK)
Retadreso: aziakongreso9@gmail.com
Retejo: http://www.esperantoazia.net/
https://www.facebook.com/La9aAK/
Poŝta adreso:
Vjetnama Esperanto-Asocio,
105A, Quan Thanh, Ba Dinh, Hanoi,
Viet Nam

Konto de VEA ĉe vjetnama banko
“HOI QUOC TE NGU ESPERANTO VIET NAM (Vietnama Esperanto Asocio)”.
Bank-adreso: VIETCOMBANK (Bank for Foreign Trade of Vietnam) - Operation Center, Hanoi, Vietnam,
SWIFT-kodo BFTVVNVX-001,
Kontonumero 0011370320131 ;

Next
Never submit passwords through Google Forms.
This content is neither created nor endorsed by Google. Report Abuse - Terms of Service