Universala Esperanto Asocio (UEA), kunlabore kun Internacia Esperanto-Ligo de Instruistoj (ILEI) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) parte financos la partoprenon de sudamerikanoj en la konferencon “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”, okazonta en Montevideo la 10an de Decembro omaĝe al la 70-jariĝo de 1a rezolucio de Unesko pri Esperanto, nuntempe organizata de UES (Urugvaja Esperanto-Societo).
La maksimuma repago estos 80% de la vojaĝkostoj. La premiitoj estos petataj volontule helpi dum la kongreso kaj iel raporti pri sia sperto poste (ekzemple per prelego, artikolo, blogaĵo, videoblogaĵo ktp.). Estas nepra kondiĉo ke kandidatoj estu individuaj membroj de UEA aŭ estu pretaj iĝi membroj per Fondaĵo Canuto (senpage).
Por aliĝi al la konkurso simple plenigu ĉi tiun formularon! Ĝi restos malfermita ĝis la 15-a de Novembro.
PS: Ne forgesu helpi nin disvastigi la donackampanjon por pliriĉigi la rimedojn de la Amerika Komisiono kaj ankaŭ helpi aliajn homojn iri al konferenco!
https://uea.org/alighoj/donacoj/ameriko