Published using Google Docs
🇺🇦 Helpu nin helpi al ukrainaj esperantistoj
Updated automatically every 5 minutes

mallonge.net/ukrainio   

elŝuti pdf por presi

Voko por helpi al ukrainaj esperantistoj

Karaj samideanoj,

La Esperanto-teamo ĉe Roskilde Festivalo petas vian helpon subteni esperantistojn trafitajn de la milito en Ukrainio.

Kial? La milito en Ukrainio daŭrigas kaj daŭre estas terura emocia, viva, sana kaj financa problemo por ukrainanoj ĝenerale kaj ukrainaj esperantistoj pli precipe. Nuntempe 6 ukrainaj esperantistoj servas en la ukraina armeo, 1 jam pereis. Iliaj familioj kaj aliaj esperantistoj (rifuĝintoj kaj simplaj homoj) daŭre bezonas (ĉefe ekonomian) subtenon. Multaj perdis laboron, sanon, domojn.

Kiel donaci? (pli detala informo sube)

PayPal roskildefestivalo@gmail.com

IBAN DK1684010001557778 Jacob Nordfalk

UEA Konto - https://uea.org/gk/1026

Revolut “alisa1i1” Alisa Nikitina

Ekzemploj

Ni kolektis bildojn kaj etaj personajn rakontojn, por montri la situacion. Espereble la ekzemploj estas solvitaj kiam vi legos tion ĉi. Tamen daŭre aperas similaj kazoj.

Hurij Kornilev de Jalto, Krimeo

 

Hurij estas 44-jaraĝa biologia sciencisto kaj esperantisto. Li ne povas reveni al Krimeo kaj troviĝas en Kijevo sen hejmo, sen pakaĵoj, sen familio kaj sen mono, efektive ĉar li ne akceptis rusan pasporton. Aldone lia patrino estas en Krimeo, sola kaj malsana.

Ekde la anekso en 2014, la rusa registaro premas la popolon por akcepti rusan pasporton. Ĉar li ne obeis, FSB, la rusa sekureca servo, plurfoje telefonis al lia laborejo kaj devigis ilin maldungi lin. Li trovis aliajn laborojn, sed FSB  telefonis ankaŭ al la novaj laborejoj kaj ankaŭ ili devis forĵeti lin.

Tamen li daŭre insistis teni sian ukrainan pasporton, kiun li devis renovigi en aprilo 2024. Ĉar estas tre malfacila kaj danĝera veturi trans la milita limo li decidis vojaĝi al la ukraina ambasadejo en Kartvelio.

Survoje hejmen FSB, sen averto, malpermesas lin eniri en Krimeo. Tra aliaj landoj li venis en Kijevo, kaj ege bezonas subtenon por la unuaj monatoj, kaj por li kaj lia patrino, kiu daŭre restas sen li en Krimeo.

Olha Sandulenko kaj Bohdan, de vilaĝo proksime al Buĉa

Olha kaj Bohdan loĝas en vilaĝo Miĥajlivka-Rubeĵivka, kiu estas 5 km de Buĉa. Same kiel la vilaĝanoj de Buĉa ilia vilaĝo estis okupata de la rusa armeo en la komenco de la milito. La 23a de marto 2022 Olha kaj ŝia filo devis fuĝi, forkurante de rusiaj soldatoj, kiuj pafis en ŝin 10 foje. Dekstre foto de la kuglingoj.

Ili nun daŭre suferas de la sekvoj, fizike kaj mense, kaj bezonas sankuracadon. Dum la fuĝo Olha serioze falis kaj ĝis nun ne povas teni aĵojn en maldekstra mano - bezonatas operacio. Ŝia filo decidis iri al la ukraina volantula armeo, sed nun bezonas urĝan operacion por ambaŭ gamboj.

Ili jam kolektis preskaŭ la tutan monsumon por ambaŭ operacioj, sed ankoraŭ mankas 1100 EUR.

Svetlana Neĵalskaja de Ĥarkivo

Svetlana estas 46-jara instruistino kiu loĝas en Ĥarkivo. Regule la urbo estas bombita per la rusaj t.n. glit-bombegoj, vere grandaj bomboj de ĝis unu tuno da eksplodaĵoj, kiuj ruinigas tutan kvartalon. Al ŝi mankas 300 EUR por iom repari ŝian loĝejon, kiu estis skuita de aera atako.

Vladimir Ĥodin de Ĥarkivo

Vladimir estas 73-jaraĝa inĝeniero de konstruado. Li pensiiĝis, sed pro la milito la pensio estas ege malgranda. Li bezonas helpon de ĉ. 300 EUR por kovri ŝuldojn por rehavi elektron kaj dom-hejtadon.

Iom da historio - kial gravas por esperantistoj ĉe Roskilde Festivalo ?

Roskilde-festivalo estas la plej granda rokfestivalo en norda Eŭropo. Ekde 2007 ni esperantistoj kunlaboris kun la festivalo kiel volontuloj.

Ni ĉiam havis ukrainajn partoprenantojn, tre ĉarmaj, tre festoplenaj kaj tre viglaj. Ni ĝuis multajn horojn kun ili dum nia laboro. Sed ekde la rusa anekso de Krimeo, iom post iom, ni vidis ilian ĝojon kaj energion malaperi.

En 2015 partoprenis 10 homoj de Ukraino. La sekva jaro estis 6, poste ŝrumpis al 5, 4, 3 kaj nuntempe venas nur 1 aŭ 2 de niaj ukrainaj amikoj. Kelkaj loĝis ĉe Krimeo kaj devis forlasi, nun ili loĝas dise en la mondo, kun malofta kontakto kun sia hejma regiono.

Kiam la plenskala rusa milito komencis, ni decidis subteni Ukrainiajn esperantistojn. Ili ne sentu sin solaj, ili ne sentu sin forlasitaj aŭ forgesitaj de la resto de la mondo.

Nia asocio provas subteni ili kaj morale, kaj finance:

En 2022 ni sendis nian tutan profiton de la jaro - 1248 EUR

En 2023 ni kolektis monon inter niaj partoprenantoj, aldonis ŝparmonon kaj sendis 2700 EUR (kaj aldone 300 EUR al rusaj esperantistoj kun problemegoj pro la rusa reĝimo)

En 2024 ni jam sendis 2000 EUR el nia ŝparita mono kaj denove kolektos monon inter niaj partoprenantoj. Nun ni petas ankaŭ vin helpi.

Sed…. kio pri ?

Kio pri Afriko? Kio pri la palestinanoj? Kio pri la aliaj konfliktozonoj en la mondo? Kaj kio pri la medio? Kiopri ĉiuj aliaj maljustaĵoj en la mondo?

Tia kiopri-ismo ja povas mortigi ĉiujn iniciatojn, ĉar ĉiam eblas argumenti, ke estas io alia pli enda por fari.

Sed ni, kaj verŝajne ankaŭ vi, ja konas la ukrainajn esperantistojn. Ni pasis tempon kune. Ili parolas Esperanton. Ili venas de najbara lando de Pollando. Ili estas homoj, kiel Saŝa, Yaroslav, Olexandr, Kate, Viktor, Taras, Ĥati, Volodymyr, Alisa kaj Viktoria, kiuj partoprenis nian Esperanto-aranĝon kaj eble renkontis ankaŭ vin ĉe aliaj Esperanto-aranĝoj. 

Jen fotoj de kelkaj el tiuj kun bezono de helpo. Ĉu vi eble rekonas iun?

Per via helpo vi subtenas multfoje; vi subtenas homon kiel vi mem kiu havas problemojn, vi subtenas esperantiston, kaj vi ebligas aktivadon en Esperanto, eĉ nun, en la aktualaj malfacilaj cirkonstancoj.

Multaj ricevuntoj dankis ‘ne’ al nia helpo, ĉar ili pensis ke aliaj ukrainanoj pli bezonis.

Espereble tio povas inspiri vin. Se vi pripensas elzpezi monon por Esperanto, bonvolu pripensi, kio pli gravas por vi: Ĉu esperanto aŭ ĉu la esperantistoj ?

Se la esperantistoj ankaŭ valoras por vi, bonvolu pripensi uzi iom da mono por subteni tiujn, kiuj ĝuste nun vere bezonas subtenon, kaj mone kaj morale.

Por daŭre subteni ukrainaj esperantistojn ni bezonas vian helpon

Ĝenerale, mona helpo estas bezonata, por

Imagu ke vi mem estus en situacio kie donaco de 100 EUR decidus ĉu vi povus hejtigi vian domon aŭ ne, aŭ aĉeti bezonatan medicion aŭ ne. Ni esperus ke aliaj same helpus vin.

Se vi ne povas helpi finance ni petas vin helpi morale; diskonigu mallonge.net/ukrainio en sociaj medioj, esperantokluboj kaj gazetoj. Dankon.

Kiel ni zorgas ke la mono estas taŭge uzata ?

Por eviti dubojn pri kio okazas kun la mono ni publikigas ĉiujn movojn de nia bankkonto ĉi tie: https://mallonge.net/roskilde_bankkonto. Tion prizorgas Jacob Nordfalk, kaj la aliaj organizantoj de Roskilde Festivalo (Simon, Rasmus, Mariusz kaj Gert) kelkfoje jare revizias.

Al kiuj konkrete iras la monon vi povas vidi ĉi tie: Helpo al Ukrainio. Multaj permesis publikigon de sia nomo kaj foto; ĉe aliaj vi povas vidi nur urbon kaj komencan literon de la nomo. La transdono prizorgas Andreo Jankovskij de Ukrainio, kun reviziado de Svetlana Kozarenko kaj Viktor Vilkha.

La mono iros nur al pacaj celoj.

Kiel donaci ?

Ekster Danio: oni povas transferi per Swift al la Roskilde Festivalo-bankkonto IBAN DK1684010001557778 (MEKUDK21 - merkur bank, posedanto ‘Jacob Nordfalk’ kun adreso ‘Søndervangs Allé 40, DK-2500 Valby’), aŭ transferi per PayPal al roskildefestivalo@gmail.com.

Skribu ‘Ukrainio’, eventuale aldonu vian nomon, kaj la vorton ‘anonima’, se vi preferas resti anonima.

En Danio: Sendu al kontonumero 84011557778, aŭ eventale mobilepay al 26206512.

Pro administra laboro, ni petas ne doni sumojn pli malgrandaj ol 500 DKK / 100 EUR.

Antaŭdankon!

Sed … mi povus ankaŭ uzi konton Espero de UEA, ĉu ne?

Jes, tio ankaŭ eblas - vidu https://uea.org/gk/1026.

Sed la transdono de mono estas tre malrapida. Kiel oficiala organizo UEA devas zorgegi ke ĉio estas senmakule ĝuste farita - kaj tio prenas multe da laboro kaj multe da tempo - vidu https://groups.io/g/uea-membroj/topic/101832386.

Do, tra UEA povas bedaŭrinde daŭri pli ol jaro.

Tra ni, la helpo kutime alvenas post malpli ol monato.

Pliaj ligiloj

Nia hejmpaĝo (Esperanto-grupo ĉe Roskilde Festivalo) - roskildefestivalo.wordpress.com 

Artikolo en Libera Folio - liberafolio.org/2023/11/01/esperantistoj-subtenas-ukrainajn-samlingvanojn

Diversaj etaj notoj

Kion ni esperantistoj povas fari?

Rusaj esperantistoj, komunikado kun rusaj esperantistoj

Ĉu ni toleru, aŭ ĉu ni restu senemocia?   (ĉu veganoj restas senemociaj al bestoj?)

Misinformado / rus-utilaj opinioj kaj observoj por malfortigi subtenon (ekz kontraŭmilitismo)

Novaĵoj 2025

Ekde 2022 ni helpas al ukrainaj esperantistoj, kiujn afektis plenskala milito pro la rusia invado. Estas diversaj kazoj kiam homoj bezonas helpon tie.

Al kelkaj esperantistoj trafitaj de la milito mono mankas por la riparoj post atakoj. Ekzemple, jen fenestroj en loĝejo de nia samideano, rompitaj de raketa atako kontraŭ Kijivo ĉi-jare, antaŭ kaj post nia helpo (alia parto de la necesa sumo venis el helpo de liaj samlaboranoj):

Зображення, що містить вікно, у приміщенні, будівля, Жалюзі

Вміст на основі ШІ може бути неправильним. Зображення, що містить вікно, будівля, у приміщенні, стіна

Вміст на основі ШІ може бути неправильним.

Malsanoj estas alia granda problemo ĉe multaj ukrainaj esperantistoj. Kuracado de gravaj malsanoj kutime igas peti financan helpon de ĉiuj parencoj kaj amikoj. Kaj dum la milito multaj estas finance vundeblaj aŭ helpas al konatuloj, familianoj pro diversaj cirkonstancoj: tiuj, kiuj servas en la armeo, perdis domojn, devis translokiĝi pro proksima batalado ktp.

Ĉi-jare ni helpis al kelkaj niaj samideanoj en Ukrainio okaze de malsanoj, precipe onkologiaj. Krom tiuj, kiuj bezonas tian helpon konstante, aperis du novaj kazoj.

Ekzemple Natalija Ivanova printempe havis operacion pri kancero kaj poste 6 sesiojn de kemioterapio. Sekvas medicina ekzamenado kaj decido pri plua kuracado. Jen ŝi kundividas sian foton dum kaj post la kuracado (medikamento estas infuzita tra la pordo), samtempe ŝi petas nepre esprimi ŝian sinceran dankemon pro la helpo:

Зображення, що містить Обличчя людини, особа, одежа, у приміщенні

Вміст на основі ШІ може бути неправильним. 

Parto el niaj samideanoj loĝas en lokoj precipe kaj kontinue trafitaj de milito. Tio aparte koncernas esperantistojn en Ĥarkivo kaj apud ĝi. Ĥarkivo estas tre granda urbo (la dua plej granda en Ukrainio laŭ loĝantaro antaŭ la plenskala milito), kiu estas proksime de la limo (krome, partoj de ties regiono estas militokupataj kaj do enhavas frontlinion) kaj regule sub fajro de rusaj trupoj. La plimulto de niaj samideanoj tie estas nejunaj; ili suferas de kronikaj malsanoj, rompiĝoj en iliaj loĝejoj ktp. Kelkaj el ili estas senigitaj je servaĵoj: ekzemple, distrikto, kie loĝas unu nia samideanino, havis sian gasprovizon fortranĉita ĉar la gaskompanio ne povas sendi tien teamon de riparistoj sen riski iliajn vivojn. Kelkaj havas limigitan helpon de familianoj, kiuj devis translokiĝi aŭ perdis laboron. Kelkaj mortis pro maljuneco aŭ malsanoj jam dum tiuj ĉi militaj jaroj.

Ni klopodas regule helpi al Ĥarkivaj esperantistoj okaze de iliaj necesoj: sanproblemoj, riparoj, ŝuldoj pri loĝ-utilecoj. Jen ilia foto dum unu kunveno ĉi-vintre, ili sendis ĝin kun danko pro nia tiama helpo:

Зображення, що містить одежа, Обличчя людини, особа, меблі

Вміст на основі ШІ може бути неправильним.

Septembro 2025

500 EUR al Olha el Kijivo. Ŝi havas novan problemon pri tegmento de ŝia domo. La materialo (bituma onda folio) kurbiĝis kaj fendiĝis, ŝajne pro proksimaj eksplodoj.

 

Ŝi konsultis kontru-majstron, kaj li taksis ke la materialo por riparo kostas ĉ. 500 EUR (la laboron mem li promesis fari senpage). Do, ni sendis al ŝi 500 EUR por ke ŝi povu resti varma kaj seka dum la vintro.

400 EUR al Vasil el Lvivo. Oni malkovris kanceron ĉe lia edzino. Tio estas tute subita novaĵo. Antaŭe Vasil neniam estis inter ricevantoj de helpo, nur peranto por aliaj. Tamen nun - la edzino devas havi antaŭ-operacian kemioterapion, kies kosto estas grandega: ĉ. 6000 EUR (300 mil hrivnoj). Ni certe ne povos kovri la tuton, tamen ni pensas ke ia ajn helpo estos pli bona ol nenio.

200 EUR al (anonima) - tiu persono estis inter ricevintoj vintre, sed ria malsano (onkologia) postulas konstantan kuracadon kun aĉeton de kuraciloj. Kaj ria financa situacio estas daŭre malfacila.

Decembro 2025 - ni petas vian helpon

Nun la malvarma, frosa sezono komencis. Jen superrigardi de la bezonoj:

Urbo

Problemo

Bezonata helpo, UAH

Bezonata helpo, EUR

Donecka regiono

helpo al familianoj (devis translokiĝi pro la milito)

5000

102

Ĥarkivo

financaj malfacilaĵoj, granda kosto de hejtado (eksterurbe)

5000

102

Ĥarkivo

financaj malfacilaĵoj, kuraciloj

5000

102

Ĥarkivo

kronika malsano, kuraciloj

5000

102

Ĥarkivo

malsano

5000

102

Ĥarkivo

financaj malfacilaĵoj

5000

102

Ĥarkivo

enterigo de edzo, financaj malfacilaĵoj (restis tute sola sen parencoj en Ukrainio)

7500

153

Odeso

kuraciloj

5000

102

Odeso

financaj malfacilaĵoj, kuraciloj

5000

102

Lvivo

malsano (onkologia) de edzino, tre multekostaj kuraciloj

60000

1224

Lvivo

malsano (onkologia), kuraciloj

12000

245

2439

Kvankam Roskilde Festivalo havas 1550 EUR por ili, tamen mankas 1000 EUR por plenigi la bezonojn.

Pro tio ni proponas vin sendi ‘kristnaskan donacon’ al ukrainaj esperantistoj trafitaj de la milito.