Published using Google Docs
Roskilde pagos por via festo!!!
Updated automatically every 5 minutes

Roskilde Festivalo pagas por via festo !!!

Jes, vi ĝuste legis !

Vi festas

Ni pagas

Kiel?

✉️ Skribu al roskildefestivalo@gmail.com kun titolo “Elspezo por Esperanto-festo”

✍️ Skribu 2-3 frazojn pri la festo kaj elspezoj (ĝis 200 EUR) *

👍 Atendu ke ni respondas JES

🎉 Festu !

📷 Sendu fotojn de festo kaj kvitancoj kaj via kontonumero

Kial?

😍 Ĉar vi jam donacas vian tempon, farante ion por esperanto  

💎 Ĉar ni havas monon de nia volontula laboro ĉe roskildefestivalo 

👍 Estas ankoraŭ liberaj lokoj, se vi emas partopreni

🥳 Ĉar la vivo estas festo

Kiuj ricevis ĝis nun?

📂 Ni praktikas malferman librotenadon, do rigardu nian bankkonton

💶 2025-08-08 ni sendis 210 EUR al FESTO 

💶 2025-09-09 ni sendis 500 EUR al KKPS 

💶 2025-09-09 ni sendis 500 EUR al JES-Fonduso 

💶 2025-10-05 ni sendis 500 EUR ĈAR (Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo)

💶 2025-10-06 ni sendis 500 EUR pli al JES 

💶 2025-10-07 ni sendis 500 EUR pli al Bobelarto - INK 

💶 2025-11-01 ni sendis 1000 EUR al #KuriPorKongi

💶 2026 ni sendos al via aranĝo ?

Tiu ĉu paĝo: mallonge.net/esperantofesto   (redakti)

*) Se ne temas pri festo vi priskribu vian peton iomete pli kaj ligu al pliaj informoj. Ankaŭ skribu ĉu urĝas aŭ ĉu vi povas atendi monaton (ni kunvenos unu fojo monate) kaj kiom da mono vi proponas.

Ni estas simplaj homoj, ne fonduso, do ne skribu longe aŭ uzu amason da tempo por aranĝi bele aŭ formale ;-)