Published using Google Docs
Ludoj en Esperanto
Updated automatically every 5 minutes

Ĉi tiu dokumento havas tri sekciojn: ludi elektronike, diskuti elektronike kaj ludi vid-al-vide. Bonvolu aldoni rimedojn en la ĝustan lokon, dankon! -Chuck Smith

Similaj listoj de ludoj

La listo de Moosader (elektronikaj ludoj)
Listo de ludoj en Esperanto (tabulludoj)

Ludi elektronike

Retumilo

Samopiniuloj - ĉiutaga divenludo, elektu la samajn vortojn kiel viaj kontraŭantoj
Skrablo - la klasika vortludo en la reto
Verda ŝtelo (alinome: Anagramoj) - rapida anagrama ludo
Risko - kvizludo ĉiutaga pri Esperanta movado, kulturo kaj lingvo

Ŝako - lichess.org plejparte en Esperanto

Goo - dragongoserver.net, Esperanto estas inter la agordeblaj interfacaj lingvoj

Cantr II - libera persista krozilo-bazita rololudo

sen celloko, la finaj tagoj de nia kastelo, akvorubo - triopo de ludetoj pri pereanta mondo

iOS

Verda Ŝelo (angle: What the Shell) - samtempa strategia ludo (nur iPado)

Word Race - divenludo simile al Tabuo

Androido

Samopiniuloj - ĉiutaga divenludo, elektu la samajn vortojn kiel viaj kontraŭantoj

SF-IO - klasika sciencfikcia rolludo

Divenu la Vorton! - festoludo, oni havas vorton kaj al aliaj partoprenantoj divenas la vorton.

Fantazio de Esperanto - ludo por ekzerci vian leksikon

Vindozo

Billy - Imagu ke vi troviĝas en revlando, ĉirkaŭita de strangaj monstroj, kiuj blokas la vojon tra la mistera lando, kie nur la fantazio limigas vin... - Profesinivela komputila ludo el la jaro 1998, projektita de Jacob Nordfalk, funkciinta en DOS, Vindozo kaj OS/2. Pliaj informoj ĉi tie.

Pli ol 70 bonaj ludoj en Esperanto - en la portalo de Mihail Povorin.

Ludo per ĉapeloj kaj la Ludo "litertriso" - ĉe la retejo de Klivo. Ambaŭ taŭgas por lernado, ekzercado de la lingvo :-)

Retejo.net – 29 elŝuteblaj ludoj ĉe Andrej Jankovskij

Pendumito - vorto-instrua, ekzerca programo

Hamurabi - logikeca, strategia ludo en antikva Moresneto, kiun regas la saĝa Hamurabi... :-)

Plursistemaj

Mini Metro (Linukso, Mako, Vindozo) - strategia, simula ludo kun simpla fasado, en kiu oni devas konstrui kaj regi metroon. Esperanto ne estas en la listo da lingvoj en la paĝo de la ludo en Steam, sed la ludo ja ĝin enhavas.

Teeworlds (ankaŭ en Steam) (Linukso, Mako, Vindozo) - simpla, senpaga ludo por pluraj ludantoj (per la Interreto), en kiu oni povas pafi unu la alian.

Telegramo (ludi)

Ludoj en Esperanto - por ludi Esperantajn ludojn

Homlupoj - por ludi Homlupon

Forgesemuloj (Homlupo amnezia) - por ludi la ludon Homlupo Amnezia per roboto

w

Diskuti elektronike

Fejsbuko

Ludemaj - diskuti ludojn ĝenerale

Ŝako - diskuti kaj organizi turnirojn

Jahugrupoj

http://games.groups.yahoo.com/neo/groups/e-go-listo/ - diskutgrupo pri goo, organizado de amikecaj esperantistaj turniroj 2 fojojn jare.

Telegramo (babili)

Ludemuloj - por paroli pri ludoj

Ŝakludantoj - por organizi ŝakludojn

PokemonEK: Teamo Verda - por paroli pri Pokémon GO

Ludi vid-al-vide

Renkontiĝoj

KoKoLoRES (Germanio, 2001-) - la plej luda renkontiĝo

ABELO (Germanio, 2016-) - Apud-Berlina Esperanta LudadO

Kartludoj

Kartoj kontraŭ Esperantujo (2014) - festa ludo

Ĝaberŭoko (2013) -

Ludo de la nuda vero (2010) - interkona ludo

Vorto-Mozaiko (1991) - krucvorta ludo

Talismanoj - Don Quijote kaj verdaj donkiĥotoj (2012) - eldonita relative simpla kartludo iel pri Esperantaj verkistoj

Mow (2008) - eldonita simpla kartludo kun reguloj en dekoj da lingvoj, inkluzive Esperanton

Tabuo (Taboo, 1989) - ekzistas mem-preseble en Esperanto

Pasis la temp’ (Time’s Up, 1999) - ekzistas mem-preseble en Esperanto, unue de Anna, poste de Tim Morley

Fluxx (1997) - ekzistas mem-preseble en kelkaj versioj en Esperanto

Tabulludoj

Triba Vivo (2012) - strategia ludo

Kvaredroj (2016) - strategia ludo

Kranio - festa ludo

Sokoj (2004) - kunlabora ludo (ne plu havebla)

Batalo (1992) - mi trovis regulojn nur en la angla, sed evidente oni elektis esperantan titolon por tiu ŝakeca abstrakta strategia ludo. :) (Ĉu la aŭtoro Scott Harmon estas parenco de la pli famaj usonaj esperantaj Harmonoj, Lusi kaj Vilĉjo?)

Looney-Piramidoj ofte aperas en junularaj eventoj; per ili ludeblas multaj diversaj ludoj, ekzemple Zendo, Martian Chess, Homeworlds, Ice Towers, ktp.

Kaj ĉiu ludo sen teksto sur la elementoj ludeblas en Esperanto, kompreneble. Nu, ankaŭ kun teksto, ekzemple Ŝogio… :)