Lev Tolstoj
Tri ursoj

Traduko de Mikaelo Povorin, adaptita por lumbildoj


  1. Lev Tolstoj
    Tri ursoj
    Pentristo: Eŭgeno Migunov

  2. Knabino foriris el la hejmo en arbaron.

  3. En la arbaro ŝi perdiĝis kaj komencis serĉi la vojon hejmen. Tamen ŝi ne trovis ĝin, sed venis al arbara dometo.

  4. La pordo estis malfermita. Ŝi enrigardis la dometon, vidis neniun kaj eniris.

  5. En tiu dometo loĝis tri ursoj. La unua estis patro Ursego, granda kaj vila. La dua estis patrino Ursino, pli malgranda. La tria estis ilia ido Urseto.

  6. La ursoj ne estis hejme: ili promenis en la arbaro.

  7. En la dometo estis du ĉambroj: manĝoĉambro kaj dormoĉambro. La knabino eniris la manĝoĉambron kaj vidis surtable tri bovlojn kun supo.

  8. La unua bovlo, tre granda, apartenis al Ursego. La dua, pli malgranda, apartenis al Ursino. La tria blua bovleto apartenis al Urseto. Apud ĉiu bovlo kuŝis kulero: granda, mezgranda kaj malgranda.

  9. La knabino prenis la plej grandan kuleron kaj manĝis iom el la plej granda bovlo.

  10. Poste ŝi prenis la mezgrandan kuleron kaj manĝis iom el la mezgranda bovlo.

  11. Poste ŝi prenis la malgrandan kulereton kaj manĝis iom el la blua bovleto. Kaj la supo de Urseto ŝajnis al ŝi plej bona.

  12. La knabino volis sidiĝi kaj vidis ĉe la tablo tri seĝojn: grandan, de Ursego; malpli grandan, de Ursino; kaj trian, malgrandan, kun blua kuseneto, de Urseto.

  13. La knabino grimpis sur la grandan seĝon kaj falis.

  14. Poste ŝi sidiĝis sur la mezgranda seĝo. Sur ĝi estis malkomforte.

  15. Poste ŝi sidiĝis sur la malgranda seĝeto kaj ridis: tiom bone estis!

  16. Ŝi metis la bluan bovleton sur la genuojn kaj komencis manĝi.

  17. Ŝi formanĝis la tutan supon kaj komencis balanciĝi sur la seĝo.

  18. La seĝeto rompiĝis, kaj ŝi falis surplanken.

  19. Ŝi leviĝis, levis la seĝeton kaj iris en la alian ĉambron.

  20. Tie staris tri litoj: granda, de Ursego; alia, mezgranda, de Ursino; kaj tria, malgranda, de Urseto.

  21. La knabino kuŝigis en la granda lito: ĝi estis tro vasta.

  22. Ŝi kuŝigis en la mezgranda lito: ĝi estis tro alta.

  23. Ŝi kuŝiĝis en la malgranda liteto. Ĝia grandeco evidentiĝis esti tute ĝusta, kaj ŝi ekdormis.

  24. Kaj la ursoj revenis hejmen malsataj kaj volis manĝi.

  25. La granda urso prenis sian bovlon, rigardis kaj roris terurvoĉe: “Kiu manĝis el mia bovlo?!”

  26. Ursino rigardis sian bovlon kaj roris ne tiom laŭte: “Kiu manĝis el mia bovlo?”

  27. Kaj Urseto vidis sian malplenan bovleton kaj pepis altvoĉe: “Kiu manĝis el mia bovlo kaj ĉion formanĝis?”

  28. Ursego rigardis sian seĝon kaj roris terurvoĉe: “Kiu sidis sur mia seĝo kaj movis ĝin?!”

  29. Ursino rigardis sian seĝon kaj roris ne tiom laŭte: “Kiu sidis sur mia seĝo kaj movis ĝin?”

  30. Urseto rigardis sian rompitan seĝeton kaj pepis: “Kiu sidis sur mia seĝo kaj rompis ĝin?”

  31. La ursoj iris en la alian ĉambron. “Kiu kuŝis en mia lito kaj ĉifis ĝin?!” – Ursego roris terurvoĉe.

  32. “Kiu kuŝis en mia lito kaj ĉifis ĝin?” – Ursino roris ne tiom laŭte.

  33. Kaj Urseto metis benketon, grimpis en sian liteton kaj pepis altvoĉe: “Kiu kuŝis en mia lito kaj ĉifis ĝin?”

  34. Subite ĝi vidis la knabinon kaj ŝrikis, kvazaŭ oni tranĉus ĝin: “Jen ŝi! Kaptu, kaptu! Jen ŝi! Aj-aj-aj! Kaptu!”

  35. Ĝi volis mordi ŝin. La knabino malfermis la okulojn, vidis la ursojn kaj kuregis al la fenestro.

  36. La fenestro estis malfermita. Ŝi elsaltis tra la fenestro kaj forkuris.

  37. Kaj la ursoj ne kuratingis ŝin.